Barato blokas ĉinajn aplikaĵojn kaj bojkotas firmaojn kaj varojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 2-a de julio 2020

Dosiero:Nazish Qarnain.jpg
La barata TikTok-famulo Nazish Qarnain.

La 29-an de junio Barato informis, ke 59 ĉinaj aplikaĵoj estos blokitaj en la lando, kiel malkongruaj al la postuloj de la nacia sekureco. Tio sekvis konflikton ĉe landlimo de Barato kaj Ĉinio, kie antaŭ kelkaj semajnoj pereis 20 barataj militistoj. Oni ne sciigis, kiam la blokado ekfunkcios.

Temas pri aplikaĵoj, tre popularaj en Barato kiel TikTok, WeChat, Weibo, Helo, strategia ludo Clash of Kings, SHAREit kaj aliaj. TikTok havas 120 milionojn da uzantoj en Barato, kiu estas ĝia plej granda merkato. Ĝi estis instlaita en Barato 610 miliojn da fojoj — kompare al 165 milionoj en Usono. Sume la listigitaj aplikaĵoj havas ĝis 500 milionoj da uzantoj. La sekurecaj skrupuloj kaj akuzoj pri kolektado de datumoj jam aŭdiĝis antaŭe. En 2017 okazis enketado pri la UC — retumilo de la ĉina korporacio Alibaba. En 2020, antaŭ kelkaj monatoj la ministerio pri defendo de Barato ordonis al la militistoj forigi 42 ĉinajn aplikaĵojn, klasifikitajn kiel spionaj.

La estro de la barata filio de TikTok Nikhil Gandhi diris sekvan tagon, ke lia firmao kundividias datumojn de la uzantoj kun neniuj registaroj, inkluzive la ĉinan, nek planas fari tion. La ĉina produktanto de elektronikaĵoj Xiaomi, reganta pli ol 30% de la barata poŝtelefona merkato, promocias siajn varojn sub slogano "Farita en Barato". Sume la ĉinaj fabrikantoj kontrolas ĝis 65% de la poŝtelefona merkato en la lando. Rektaj ĉinaj investoj en Barato kreskis de 1,6 miliardoj da dolaroj en 2014 ĝis 8 miliardoj en 2017 kaj oni atendis ke baldaŭ ili atingos 26 miliardojn. Danke al ĉinaj investantoj sukcesis rapide evolui pluraj barataj ekfirmaoj kiel la liverservo Zomato kaj pagilo Paytm.

Samtempe okazas pliaj alvokoj bojkoti ĉiujn ĉinajn firmaojn kaj varojn, kies suma eksportado al Barato jam atingas 60 miliardojn da dolaroj jare. Hotela unio anoncis, ke ĝi malakceptos la ĉinajn gastojn en siaj hoteloj. Milionoj da baratanoj jam elŝutis movtelefonan aplikaĵon Remove China Apps (Forigu Ĉinajn Aplikaĵojn), kiu helpas al la uzantoj eltrovi kaj forigi la ĉinajn programojn. La 1-an de junio la unia ministro Nitin Gadkari deklaris, ke la ĉinaj firmaoj estos ekskluditaj el ĉiuj jamaj kaj venontaj projektoj pri konstruado de ŝoseoj. Tio koncernos ankaŭ kunlaborajn firmaojn kun la ĉina partopreno. Oni planas mildigi postulojn al la partoprenantoj de la ŝtataj adjudikoj por ke barataj firmaoj povu partopreni pli aktive. La ĉinaj investantoj ne rajtos agadi ankaŭ en la sektoroj de plej etaj, etaj kaj mezaj entreprenoj. Rilate plendojn pri aperintaj malfacilaĵoj en trapasado de la ĉinaj varoj tra la barataj havenoj, la ministro respondis, ke la registaro ne planas arbitre haltigi fluojn de la ĉinaj varoj, sed li persone opinias ke Barato devas memstare kontentigi siajn bezonojn.

Fontoj