Yandex prezentis porinfanan saĝhorloĝon kun virtuala asistanto Alisa

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 29-a de aŭgusto 2018

Logoo de Alisa

La 29-an de aŭgusto 2018 kompanio Elari kune kun Yandex prezentis porinfanan saĝhorloĝon Elari KidPhone 3G kun virtuala asistanto Alisa. Tio estas la unua enigo de Alisa en aparaton de alia fabrikanto, ja antaŭe ĝi funkciis nur en plurmedia platformo Yandex.Stacio.

La porinfana versio de Alisa povas respondi al demandoj de la infano, solvi matematikajn taskojn, ludi "urboj"", vortludojn, "Zoologio", "Divenu kanton" kaj aliajn ludojn. La dezajnistoj konsideris specifaĵojn de la infana parolo. En la aparato funkcias filtrilo, kiu enlasas nur porinfanan enhavon. Alisa lernos helpe de la malferma platformo Yandex.Dialogoj.

Danke al ena videokamerao KidPhone 3G eblos telefoni ne nur voĉe, sed ankaŭ kun bildoj. Haveblas ankaŭ bazaj funkcioj de la saĝhorloĝoj: GPS-spurilo, kiu ebligas al la gepatroj spuri trovlokon de la bebo, SOS-butono kaj reĝimo "Je lecionoj", kiu haltigas ĉiujn funkciojn krom SOS, GPS kaj horloĝo.

Elari KidPhone 3G havas tuŝekranon grandan je 1,3 coloj, kameraon je 2 MP kaj labormemoro 512 Mb. Dezajnistoj asertas ke la aparato povas funkcii en atenda reĝimo ĝis tri tagoj.

Elari KidPhone 3G estos oficiale prezentita je ekspozicio Internationale Funkausstellung (IFA) en Berlino, okazonta de la 31-a de aŭgusto ĝis la 5-a de septembro 2018. Oni povas antaŭmendi ĝin ekde la 29a de aŭgusto en Interreto, paginte 7000 rublojn. Ekde la 3-a de septembro ĝi aĉeteblos sole en vendejoj de la telekomunika kompanio MegaFon.

Elari estas la rusia firmao, kies ĉefsidejo troviĝas en Moskvo. Ĝi produktas hejmajn elektronikaĵojn, inkluzive de: porinfanaj spuriloj Elari FixiTime, Elari KidPhone, sendrataj Hi-Fi kapaŭskultiloj Elari NanoPods, poŝtelefonaj enkursigiloj Elari SmartWiFi. Ĝi agadas en Rusio, Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, Azio, Eŭropo, Proksima Oriento.

Fontoj