Vladimir Putin proklamis sian planon pri reguligo de la konflikto en Ukrainio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 3-a de septembro 2014

Vladimir Putin, prezidanto de Rusio

La 3-an de septembro dum laborvizito de prezidanto de Rusio Vladimir Putin en Mongolio li proklamis sian planon pri reguligo de la konflikto en Ukrainio.

En celoj de la ĉesigo de la sangoverŝado kaj stabiligo de la situacio en sud-oriento de Ukrainio mi opinias, ke la kontraŭbatalantaj flankoj devas senprokraste akordigi kaj koordine efektivigi sekvajn paŝojn:

1. Ĉesigi aktivajn ofensivajn operacojn de la armitaj fortoj, armitaj formacioj de la milico de sud-oriento de Ukrainio en la donecka kaj luhanska direktoj.

2. Forkonduki la armitajn trupojn de la fortstrukturoj de Ukrainio je distanco, ekskluziviganta eblecon de la pripafado de loĝlokoj pere de artilerio kaj ĉiuj salvopafaj sistemoj.

3. Antaŭvidi plenumon de la plenvalora kaj objektiva internacia kontrolo super plenumo de la pafĉesigaj kondiĉoj kaj super observado de la situacio en la tiel kreata sekureczono.

4. Ekskluzivigi aplikon de la batalaviado kontraŭ civiluloj kaj loĝlokoj en la zono de la konflikto.

5. Organizi interŝanĝon de la perforte detenataj personoj surbaze de la formulo “ĉiuj kontraŭ ĉiuj” sen iuj ajn antaŭkondiĉoj.

6. Malfermi humanitarajn koridorojn por movado de la rifuĝintoj kaj transportado de humanitaraj kargoj al la urboj kaj aliaj loĝlokoj de Donbaso – Donecka kaj Luhanska provincoj.

7. Garantii eblecon de sendado al la damaĝitaj loĝlokoj de Donbaso de riparbrigadoj por rekonstruado de la detruitaj objektoj de sociala kaj vivtena infrastrukturoj, okazigo al ili de helpo pri preparado al vintro.


Vladimir Putin, prezidanto de Rusio

Fontoj