Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2013-07-22
Aspekto
Tiu ĉi artikolo arigas la Mallongaĵojn apartenantaj al tago 22-a de julio 2013. | |
Argentino
- Wiki Loves Monuments: Vikimedio Argentino certigis oficiale ke la konkurso pri fotografio Wiki Loves Monuments okazos, unuafoje, en la Antarkto, post subskribi interkonsenton kun la Sekretariejo de la Antarkta traktado – Fontoj: Komunejo (hispana).
Brazilo
- Papo Francisko: La papo Francisko alvenis hodiaŭ al Rio-de-Ĵaneiro por gvidi la Mondan Junularan Tagon kiu disvolviĝos ĉe la brazila urbo ĝis venontdimanĉe. – Fontoj: El Nuevo Herald (hispana) | 24 Horas (hispana).
Ĉilio
- Forpasoj: La urbestro de Placilla, Joaquín Latorre, forpasis pro trafik-akcidento ĉi-matene. La akcidento okazis kiam lia veturilo frapis arbon. – Fontoj: El Mercurio (hispana) | La Nación (hispana).
- Balotado: Evelyn Matthei prezentis rezignon al sia posteno antaŭ la Ministerio pri Laboro, akceptante la kandidatiĝon al prezidanto por la Unión Demócrata Independiente, post la decido de Pablo Longueira ne kandidatiĝi pro problemoj pri sano. – Fontoj: Diario Financiero (hispana) | La Tercera (hispana).
Egiptio
- Juro: Familianoj de la eksigita landestro Mohamed Morsi prezentos plendon kontraŭ la ĉefo de la nacia armeo, pro la kaptado kiu spertis la eksprezidanto dum la falo de sia registaro, junie. – Fontoj: El Nuevo Herald (hispana) | La Tercera (hispana).
Unuiĝinta Reĝlando
- Interreto: La Brita Registaro anoncis ke ili devigos al la provizantoj de Interreto bloki defaŭlte la paĝarojn pri pornografio. Tial la uzanto devos peti al la entrepreno la malblokigon de la paĝaro. – Fontoj: Clarín (hispana) | CNN México (hispana).
- Reĝa Familio: Post preskaŭ 10 horoj de naskolaboro, naskiĝis la filo de la dukoj je la 16:24 Londona horo. La novnaskito pezis 3 kiloj kaj 790 gramoj. La dukido estas la tria en la linio de sukcedo al la trono. – Fontoj: CNN México (hispana) | 20 Minutos (hispana).
- Terorismo: La
Pli pri la Eŭropa Unio |
anoncis ke la armea branĉo de Hizbulaho estos oficiale rekonata kiel terorisma fare de la landara organizaĵo. La anonco estis prezentita dum la kunveno de Ministroj pri Eksteraj Rilatoj en Bruselo. – Fontoj: La Tercera (hispana) | El Mostrador (hispana).
Scienco
- Marso: La kosma sondilo Curiosity atingis sian unuan kilometron sur Marsa tereno, laŭ informoj de NASA. "Malrapide sed per firma paŝo", tiel priskribis la specialistoj de NASA ĉi tiun signifoplenan okazaĵon de la vivo de la eta roboto kiu surmarsiĝis aŭguste pasintjare. Laŭplane, la sondilo devos trairi 10 kilometrojn dum sia utila vivo. – Fontoj: Europa Press (hispana) | 24 Horas (hispana).
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Noticias breves 22 de julio 2013, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |