Vikinovaĵoj:Projektoj:Arkivaj novaĵoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Celo de tiu ĉi projekto estas savi publikaĵojn de esperantistaj amaskomunikiloj.

Hodiaŭ ni vidas ke novaĵoj ligitaj al Esperanto kaj Esperanto-kulturo estas malfacile atingeblaj kun tempopaso, ofte sufiĉe mallonga.

  • Freŝdataj novaĵoj, publikigitaj en interreto, malaperas en sociaj retoj kaj retejoj, mortantaj post malaktiviĝo de iliaj fondintoj.
  • Delonge afiŝitaj novaĵoj, publikigitaj en paperaj eldonaĵoj, ne estas atingeblaj por vasta legantaro, do fakte ankaŭ malaperas por ĝi.

Vikinovaĵoj estas bonega platformo por kolekti ĉiujn novaĵojn, eĉ antaŭnelonge aperintajn, kaj prezenti ilin en facile konsultebla formo. Strukturo de Vikinovaĵoj prezentas bonegan eblecon por kunligi datojn, personojn, eventojn ks per vikiaj kategorioj. La enhavo estas traserĉebla ankaŭ per serĉado en Vikipedio.

Arkivaj novaĵoj estas konservataj en Vikinovaĵoj laŭvorte, do senŝanĝe. Permeseblas nur evidentaj mistajpoj aŭ ĉapelado de esperantaj literoj, kiuj pro teknikaj kialoj estis prezentitaj alimaniere.

Paĝoj de projekto[redakti]

Partoprenantoj de projekto[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]