Helpo:Originalaj raportaĵoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ĉi tiu paĝo aŭ sekcio estas proponata direktivo aŭ principo de Vikinovaĵoj kaj ne ricevis interkonsenton de la komunumo.
Do ĝi estas konsiderenda nur kiel evoluanta ĝermo. Bonvolu diskuti pri ĝi por oficialigi la paĝon.
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Pli da ĵurnalismo
  3. Vikinovaĵoj bezonas vin
  4. Lingva angulo
  5. Teknika helpo en Vikinovaĵoj
  6. Teknika helpo en Vikipedio
Originalaj raportaĵoj
Originalaj raportaĵoj

Se vi sentas vin kapabla, eble estus utile fari senperan Ĵurnalismon; kontaktante rekte kelkajn personojn por intervjui aŭ serĉi nepublikigitan materialon. Eble vi dezirus sendi raportaĵon pri iu evento kiun vi ĉeestis aŭ atestis.

Kunigi informon[redakti]

Dokumentu la pruvojn. Enmetu viajn klarigojn en la Diskutpaĝon de la artikolo, aldonu ĉion ajn kion vi povu, i. a. (Ekzemple) transkribaĵojn de intervjuoj aŭ retpoŝtoj. Enmetu la ŝablonon Originalaĵo ({{Originalaĵo}}) ĉe la sekcio Fontoj de la artikolo. Vi povas alŝuti aŭdan dosieron al Komunejo.

Certigu ke vi identigas vin mem en la Diskutpaĝo por ke aliaj sciu kiun povas pravigi la informon. Bonvolu ne misprezenti faktojn aŭ enmeti similajn senfontajn informojn se la materialo senfonta de vi aldonita ne estas citita en la artikolo.

Kontakti la fontojn[redakti]

Viaj fontoj devas sin identigi ĝustamaniere antaŭ ol komenci. Vi devas klarigi kiam la intervjuo ekas kaj kiam malekas. Kion ili diru antaŭe aŭ poste de la intervjuo estas "preter registre", tio signifas ke neniam povos esti citita, krom ke vi havu permeson de la fonto. La escepto nur aplikeblas kiam ekzistas eksterordinara avantaĝo por la publika opinio, ekzemple kiam oni atestas murdon.

Eventoj atestitaj[redakti]

Kiam vi raportas kiel atestanto de iu ajn evento, klarigu en la Diskutpaĝon de la artikolo kiu vi estas kaj kial vi estis tie, rilate al evento, aldone al la aliaj kutimaj klarigoj de la artikoloj. Ĉi-okaze vi estas la fonto, kaj aliaj eble volus vin kontakti por certigi la informon, aŭ intervjui vin por pliaj detaloj.

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Intervjuado
Baza raportado
Ĵurnalisma etiko
Pri ĵurnalismo