Veteranoj-gejoj estas atakitaj en Ukrainio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 1-a de oktobro 2019

Emblemo de la bataliono Donbaso

La 28-an de septembro 2019 nekonatoj atakis en Kievo (Ukrainio) Vasilij Davidenko, la 41-jaran veteranon de la Donbasa milito. Antaŭtage li elŝrankiĝis kiel gejo. Kvin radikaluloj atakis la viron apud lia domo kaj batis kontraŭ la kapon kaj ungvenon, kriante: "Ĉu vi pensis ke ni ne ekscios, ke vi loĝas, gejaĉo?" Krome ili rompis korsaĵon, kiun li devas porti por subteni sian vertebron, vunditan en la milito. Li supozas, ke lian adreson povis transdoni al la homofoboj liaj kolegoj, kiuj kondamnis lian elŝrankiĝon kaj bojkotas lin ekde tiu tempo.

En 2014, kiam komenciĝis la milito en Donbaso, Vasilij Davidenko per socia reto VKontakte konatiĝis kun Arsen, juna viro el vilaĝo en Okcidenta Ukrainio. Kiam tiu rekrutiĝis en la Armitaj Fortoj de Ukrainio kaj estis sendita al Donbaso, ankaŭ Vasilij en julio 2014 rekrutiĝis por akompani lin en tiu danĝera situacio. Ili kune militservis en la urbo Ŝĉastje (Luganska provinco), kies nomo tradukiĝas kiel Feliĉo. En decembro 2014 Arsen pereis apud Luhansko kaj Vasilij decidis aliĝi al la volontula bataliono "Donbaso" kaj aktive partoprenis la batalojn. En marto 2015 li revenis al la urbo Ivano-Frankivsk por trapasi kvarmonatan kuracadon post kontuzo. Li estis oficiale agnoskita handikapulo de la 3-a grado. Liaj parencoj loĝas en Rusio kaj preskaŭ ne kontaktas lin, subtenante la rusian pozicion en la konflikto.

Pri la atako kontraŭ lin informis Viktor Pilipenko, ankaŭ eksa militisto kaj GLAT-aktivulo, kiu klopodas helpi al GLAT-euloj kaj Aidos-infektitoj en la ukraina armeo. Li mem estis atakita la 29-an de aŭgusto, kiam dum aranĝo, dediĉita al la militistoj pereintaj dum retiriĝo de la ukraina armeo el la urbo Ilovajsko, lin atakis viro, kiu militservis kun li tiutempe.

Fontoj