Saltu al enhavo

Vastega transatlantika traktato preparatas!

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 14-a de septembro 2014

Celata TTIP-merkato

Vastega transatlantika traktato pri komerco kaj investado preparatas. Estas nova kaj preskaŭ sekreta projekto por krei grandan liberan interŝanĝ-zonon inter Usono kaj Eŭropo, kiu minacas ŝanĝi la civitanan vivon en la du regionoj. Estos kolizio inter du idearoj: unuflanke la uson-brita, kiu kredas, ke senbrida liberalismo plej utilas al la loĝantaro, aliflanke la kontinenteŭropa, kiu emas reguligi la merkaton por eviti ekscesojn.

La anglalingva mallongigo de la projekto estas TTIP (Transatlantic Trade and Investment Partnership, tio estas : Transatlantika partnereco pri komerco kaj investo). Ĝia antaŭa, sed ankoraŭ ofte uzata nomo estas TAFTA (Transatlantic Free Trade Area, Transatlantika Liberkomerca Zono).[1] Estas projekto de Usono kaj de Eŭropa Unio por konstrui grandan liberan interŝanĝ-zonon. Ĝi estas apenaŭ konata de la civitanoj, sed koncernas ĉiujn aspektojn de la vivo: sociaj rajtoj, ekologio, nutraĵo, sano, energio, akvo, kulturo, edukado ktp.

TTIP celas nuligi la restantajn barilojn, kiuj malfaciligas komercon inter Usono kaj Eŭropa Unio. Ĉar la dogantarifoj jam estas malaltaj, la vera celo estas forigi aliajn obstaklojn, kiuj ĝis nun protektas la civitanojn. La batalkampo kuŝas inter translandaj firmaoj kaj demokratie elektitaj registaroj. Se la nuna TTIP-projekto realiĝus, la transnaciaj firmaoj povus devigi ĉiujn ŝtatojn ŝanĝi siajn regulojn laŭ la interesoj de la entreprenoj.

Kiel TTIP funkcius?

La principo estas krei liberan kaj ne maljustan konkurencon inter entreprenoj de tiu grandega zono. Teorie, tiu principo estus garantiata per mekanismo de finaranĝo de malkonsentoj inter privataj investantoj kaj ŝtatoj (angle: ISDS, Investor-state dispute settlement). Laŭ tiu mekanismo iu entrepreno, kiu opinias, ke ĝiaj rajtoj estas limigitaj pro decido de ŝtato, povas persekuti tiun ŝtaton. Krome kaj ĉefe, tia konflikto ne estus solvata per procesa proceduro en kortumo, sed pere de internacia arbitracio. Arbitracio estas rimedo por solvi juĝaferojn sen turni sin al la ordinara juĝinstanco. La koncernaj partioj, interkonsente, decidas elekti trian sendependulon, nomatan arbitracianto, kiu respondecos solvi la konflikton. Arbitracio jam estas ofte uzata en internaciaj komercaj konfliktoj, sed sperto de NAFTA (Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento) montras, ke, kiam usonaj firmaoj persekutas Kanadon, la usonaj firmaoj pli ofte gajnas; kiam kanadaj firmaoj persekutas Usonon, Usono pli ofte gajnas. Estas malmultaj arbitraciantoj kaj iuj dubas pri ilia sendependeco. Grava subtenanto de TTIP estas OEKE (Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo). Laŭ OEKE-studo, TTIP pligrandigus la malnetan enlandan produkton (MEP) je 3 ĝis 3,5 % en Usono kaj EU, sed aliaj studoj taksas la favoraĵon venontan el TTIP malpli granda, eĉ neglektinda.

Kelkaj eblaj sekvoj

Per TTIP, transnaciaj firmaoj povus decidi pri siaj reguloj pri varoj, servoj kaj investoj. Tio favorus kunfandiĝojn kaj akirojn, ĉefe de malgrandaj entreprenoj. Pri dungiteco kaj laborkondiĉoj, la translandaj firmaoj povus atingi, ke fundamentaj rajtoj de laborantoj estu forigitaj (reguloj pri dungo kaj maldungo, labortempo, malsano, gravedferioj, ktp...).

Povus okazi, ke eŭropaj normoj estas konsiderataj kiel bariloj al libera komerco. Tiel, reguloj pri pesticidoj kaj herbicidoj, genetike modifitaj organismoj (GMO), atesto pri origino protektata (AOP), normigitaj etikedoj kun indiko de origino, viandaĵo kun hormonoj ktp, povus esti atakataj de usonaj firmaoj. Nafto-entreprenoj povus persekuti registarojn por akiri rajton ekspluati skistogasojn en ĉiuj partoj de la TTIP-zono. Nun akvo kaj energio povas esti liverataj de publikaj aŭ privataj entreprenoj. Se TTIP ekfunkcius, akvaj kaj energiaj firmaoj povus persekuti urbojn kaj ŝtatojn, kiuj decidas liveri tiujn servojn nur per publika sistemo, ĉar tio estas barilo al libera konkurenco.

La publiko nepre estu informata

La civitanoj de tempo al tempo legas en sia gazetaro iom pri multlandaj kompanioj, kiuj misuzas patentojn aŭ opinias ke eŭropa regularo pri manĝaĵoj estas tro strikta, kaj pri protestoj de manifestaciantoj kontraŭ tio, sed ili ĝenerale ne konscias, ke tio estas eroj de jam delonge okazanta traktado inter Usono kaj EU. Kunago de bone informitaj civitanoj povas influi la finajn decidojn, atendatajn antaŭ la fino de 2015. Multfoje jam en la historio civitanaj agadoj sukcesis haltigi projektojn de nekontrolataj politikistoj kun internaciaj firmaoj. La novaj Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Parlamento ĉi-rilate havas grandan respondecon, sed eble malgrandan povon. Dum la pasintaj jardekoj, ĉiuj gravaj komercaj novaĵoj, de Amazon.com (france) ĝis Guglo, ekestis en Usono kaj surprizatakis Eŭropan Union.

Fontoj

(Esperanto) Grupo Esperanto Marsejlo «Ĉu ni devas timi TTIP?» – [[Monato]], 13-08-2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Monato]]

Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo "Ĉu ni devas timi TTIP?" el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.
Por plia informo pri uzado kaj aliaj kondiĉoj, vidu Vikipedio:Monato.



Notoj

  1. Ĉar nur por la angla lingvo jam estas uzataj du mallongigoj, la redaktoro rezignis pri plia mallongigo kaj uzis „TTIP” por ĉi tiu ankoraŭ embria projekto.


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19760944Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo