Uzanto-Diskuto:LNokto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Saluton, LNokto, bonvenon al Vikinovaĵoj
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo
Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian paĝon de uzanto la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{Babel}}.
Kiel skribi artikolon Provejo
Vikinovaĵoj bezonas vin Fontoj de novaĵoj
Helpu diskonigi la projekton! Diskutejo

[de] Es gibt ein Raum für die Verwendung einer anderen Sprache. [en] There is a place for talking another language.
[es] Hay un lugar para hablar en otro idioma. [fr] Il y a un espace pour parler une autre langue.
[nl] Er is een plek voor het babbelen in een andere taal.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  RG72 (diskuto) 11:44, 7 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Redaktaj sugestoj[redakti]

Saluton kara! Mi dankas vin pro viaj kontribuoj - bona komenco! Samtempe mi sugestas al vi iom esplori jam publikigitajn artikolojn por pli bone kompreni funkciadon de la sistemo, stilon kaj aranĝon de la novaĵoj. Ne hastu, prefere koncentriĝu je kvalito. Se necesos mi pretos helpi al vi, same kiel aliaj membroj de nia teamo. Sukceson! RG72 (diskuto) 17:44, 9 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton RG72,
Mi dankas vin pro tiu mesaĝo kaj viaj korektoj. Mi komprenas viajn rimarkojn. Fakte, je komenco, mi trovis ke estis sufiĉe facila krei artikolon sed mi miris pri ĉu estas kontrolado de la artikoloj kaj ĉu estas teamlaboro. Mi vidis ke ekzistas la diskutejo sed mi trovas ke mankas loko kie vi povas diri "Saluton, mi estas novulo, ĉu iu volus kontroli, publikigi mian artikolon?". Do se estas iu diskut-listo aŭ io simila, mi interesiĝas.
Mi vidis ke vi efektive faris altkvalitajn artikolojn (dankon). Tre impona! Mi pensas ke vikinovaĵo estas aparte utila por esperanta komunumo kie estas tre malmulte da ĝeneralaj ĵurnaloj, do indas valorigi tion.
Fine, mi devas diri ke mi bedaŭrinde, verŝajne havos malpli da tempoj dum venontaj semajnoj, kvankam mi esperas daûre kontribui. LNokto (diskuto) 19:33, 9 okt. 2021 (UTC)[Respondi]