Uzanto-Diskuto:Aidas
Aldoni temon| Saluton, Aidas, bonvenon al Vikinovaĵoj | |||
| Kiel skribi artikolon | Provejo | ||
| Vikinovaĵoj bezonas vin | Fontoj de novaĵoj | ||
| Helpu diskonigi la projekton! | Diskutejo | ||
[de] Es gibt ein Raum für die Verwendung einer anderen Sprache. [en] There is a place for talking another language. [es] Hay un lugar para hablar en otro idioma. [fr] Il y a un espace pour parler une autre langue. [nl] Er is een plek voor het babbelen in een andere taal. | |||
Agrablan kunlaboradon deziras al vi CasteloBrancodiskuto 10:50, 31. Jan 2011 (UTC)
Venu kaj verku
[redakti]Kolego, venu kaj verku novaĵojn. Ni bezonas novajn aŭtorojn. VladimirPF (diskuto) 06:22, 24 mar. 2025 (UTC)
Jes, jes, mi komprenas ke en Vikinovaĵoj aparte mankas (en grandaj kvantoj) neŭtralemaj, sobraj kaj diplomatiaj redaktantoj, kiuj pretas diferencite kunlabori en artikoloj kaj eble ankaŭ diskutoj, ne nur gvidate de la stulta demando "ĉu vi estas por aŭ kontraŭ la rusoj?" - kvankam sincere dirite eĉ en Vikipedio mankas tiaj sennaciecaj redaktantoj kiuj blokas naciismajn nigra-blankajn trosimpligojn, forgesante ke Esperanto estas homaranisma lingvo de paco kaj pacigo, kaj la solaj "malamikoj" estas agresaj armeoj kaj registaroj, neniel paŭŝale la esperantistoj aŭ simplaj homoj de certa pasporto aŭ de certa denaska lingvo. Kompreneble ĉiam la tempo ne sufiĉas, ĉar ni ĉiuj estas volontuloj, sed mi promesas ke mi provos sekvi la eventojn ĉi tie, partopreni kie mi povas kaj ankoraŭ pli fortigi la menciojn de vikinovaĵa enhavo en vikipedio, kvankam vikinovaĵoj jes jam videblas en vikipedio kaj rimarkeblas ke iuj uzantoj jam investis tempon en tion, sed ĉiam eblas pli interplekti (se oni konscias kiuj temoj aktualas en vikinovaĵoj kaj orientiĝis...). Tial mi konvinkiĝas ke pli da interligiteco nur povas profitigi ambaŭ projektojn. Aidas (diskuto) 10:31, 24 mar. 2025 (UTC)
- Ĉiu neŭtraleco en vikinovaĵoj naskiĝas en diverseco de opinioj. Ni bezonas diversajn aŭtorijn por havi diversajn opiniojn. Ekzemple, mi ne ŝatas verki pri politikaj temoj, sed mi devas tion fari por estu almenaŭ iu diverseco. Mi faris du inrevjuojn de iranano kaj israelano - tio estis interese. Sed verki pri ukrainia invado de Rusio por mi ne estas interese. Mi estas kontraŭ la milito, mi malŝatas la vojon de Putin, mi havas amikojn kaj parencojn en Ukrainio, sed mi ne ŝatas verki pri la milito. Sed pri kosmonaŭtiko mi ŝatas verki. VladimirPF (diskuto) 12:39, 24 mar. 2025 (UTC)
- Mi ne komprenas la vorton "na" en via antaŭlasta frazo, sed ĉiukaze mia sinteno pli-malpli identas al la via. Ankaŭ mi ne ŝatas ke mi foje devas malpurigi miajn manojn se mi vidas drastajn erarojn en tekstoj pri bataloj de antaŭ jarcento, kaj precipe ne ŝatas kiam iuj uzantoj fiere triumfas ke "ilia" armeo venkis: ne temas pri ludo de futbalo aŭ korbopilko! Ĉiu batalo estas krimo, kaj ĉiuj kiuj partoprenis ĝin estas murdistoj, eble kontraŭvolaj, sed ĉiukaze ne adekvatas festi iun murdiston kiel "heroo", maksimume eblas pardoni al li la murdon, kiam tiu homo en la posta vivo faris ĉion eblan por propagandi kontraŭ militado. Baze mi pensas ke estas vasta konsento en la eŭropaj socioj rifuzi kaj kontraŭagi al militado, ankaŭ inter la esperantistoj, sed gravas kontraŭi ĝeneraligojn, aparte populismajn, precipe sed ne nur en Esperanto - "la polaj soldatoj estas katolikoj, nur defendas sian patrujon kaj neniam murdas", "la rusoj kulpas pri la krimoj de Sovetunio, ankaŭ tiuj kiuj naskiĝis en 2002 aŭ 2004", "la litovoj estis bonaj kiam ili kun la poloj suferis sub la komunismo, sed malbonaj kiam ili volis rehavi nasze Wilna" ktp. Ne, mi tute ne emas redakti pri militaj temoj, ĉar estas granda risko ke io fiodoras je glorigo de iu flanko. Mi nur tuŝas tian paĝon, se mi hazarde vidas iun tekston, en kiu iu patrioto troigis nigra-blankan simpligon... Aidas (diskuto) 13:10, 24 mar. 2025 (UTC)


