Urĝa renkontiĝo pri nova viruso disvastiĝanta el Ĉinio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 22-a de januaro 2020

Kontrolo pri ĉeesto de viruso en flughaveno

La Monda Organizaĵo pri Sano havos urĝan renkontiĝon merkredon, la 22-an de januaro, pri la disvastiĝo de nova koronviruso kiu ĝis nun mortigis naŭ homojn kaj malsanigis centojn de aliaj tra Ĉinio kaj trans ĝiaj landlimoj.

Tiu ĉi tutmonda sanitara agentejo konsideros ĉu la disvastiĝo, kiu ekkreskis en la mezĉina urbo Uhano, estu deklarata tutmonda sanitara krizo.

La nombro da konfirmitaj kazoj kreskis ĝis 440, inkluzive de 15 sanlaboristoj. La viruso disvastiĝis el Uhano al Pekino, Ŝanhajo kaj la provinco Gŭangdongo, samkiel Japanio, Sud-Koreio, Tajlando, Tajvano kaj Usono, kiu anoncis sian unuan kazon mardon, la 21-an de januaro, en la nordokcidenta ŝtato Vaŝingtonio. La tieaj sanoficialuloj diris ke homo reveninta el Uhano al Seatlo troviĝas en malsanulejo pro pneumonito, sufiĉe bone fartante.

La usona prezidanto Donald Trump certigis al ĵurnalistoj dum gazetara konferenco en Davos (Svislando) ke la usonaj aŭtoritatoj «havas planon» por regi la novan disvastiĝon. Li laŭdis la fakulojn de la Centroj pri malsan-kontrolo kaj prevento nomante ilin «bonegaj, tre grandaj profesiuloj, kaj ni estas en tre bona stato».

Ĉinaj sanfakuloj diras ke ili malmulton konas pri la nova virusspeco, kiun oni nomis 2019-nCoV. Ili supozas ke la disvastiĝo komenciĝis en marmanĝaĵa bazaro kie oni vendis ankaŭ aliajn viandojn kiel kokidaĵojn, vespertojn, marmotojn kaj sovaĝbestan viandon.

La ĉina nacia sankomisiono anoncis lundon, la 20-an de januaro, ke eblas transdoni la viruson, kiu kaŭzas specon de pneumonito, de homo al homo, ne nur de besto al homo.

Flughavenoj tra la mondo ekkontroladis veturantojn el Uhano por malkovri cêeston de la viruso. Sanfakuloj precipe malkvietiĝas pro la ebleco de pandemio ĉar milionoj da ĉinoj estas ekveturontaj tra tiu lando kaj alilande okaze de la luna novjaro ekde sabato.

Koronviruso estas speco de granda aro de virusoj kiuj povas kaŭzi malsanojn kiel komunan malvarmumon ĝis la mortiga sasosa malsano. Sasoso, kiu ankaŭ ekdisvastiĝis el Ĉinio, mortigis preskaŭ 800 homojn tutmonde antaŭ preskaŭ 20 jaroj.

Fontoj[redakti]