Umberto Eco forpasis 84-aĝa
|
|
Dimanĉo, la 21-a de februaro 2016
Umberto Eco, mondkonata verkisto, filozofo kaj sociologo, forpasis pasintvendrede la 19-an de februaro en sia hejmo en Milano je la aĝo 84.
Naskiĝinte la 5-an de januaro 1932 en Alessandria, en la itala regiono de Piemonto, diplomiĝis en 1954 en la Universitato de Torino, li atingis famon danke al serio da eseoj pri filozofiaj kaj sociologiaj temoj. Li distingiĝas pro sia granda analizkapablo de diversaj temoj, estetiko, la influo de amaskomunikiloj en la amasa kulturo, ktp. Li estis profesoro emerita de la Universitato de Bolonjo. Li fondis la Departementon pri Komunikado de la Universitato de San Marino en la eŭropa landeto. La internacian rekonon li atingis en 1980 danke al Il nome della rosa, sia unua romano adaptita en la mezepoko, furorlibro tadukita en pli ol 47 lingvoj kiu poste estis adaptita al kino. Li daŭre publikigis. Sia lasta romano, Numero zero, publikiĝis en 2015. Li estis, kiel William Auld, kandidato al Nobel-premio pri literaturo.
Lia morto okazis ĉirkaŭ la 22:30 p.t.m vendrede pro tumoro kiun li havis, laŭ komuniko de lia familio.
Kvankam li ne scipovis Esperanton, li estis simpatianto de la lingvo:
La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton!... La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata. | — Umberto Eco
|
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Umberto Eco falleció a los 84 años, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(Esperanto) «[ ]» – Revuo Esperanto, n-ro 1081 (5), paĝo 90, Majo 1996 (arkivita [ ]) (itala) «Morto Umberto Eco, addio al semiologo scrittore autor de 'Il nome della rosa'» – ANSA, 2016-02-20 (arkivita [ ]) (itala) Claudio Gerino «Morto lo scrittore Umberto Eco. Ci mancherà il suo sguardo sul mondo» – Repubblica, 2016-02-20 (arkivita [ ]) (itala) «Umberto Eco morto, addio al saggista e filosofo che scrisse “Il nome della Rosa”» – Il Fatto Quotidiano, 2016-02-20 (arkivita [ ]) (angla) Jonathan Kandell «Umberto Eco, 84, Best-Selling Academic Who Navigated Two Worlds, Dies» – The New York Times, 2016-02-20 (arkivita [ ]) (angla) Kevin Rawlinson «Umberto Eco, Italian novelist and intellectual, dies aged 84» – The Guardian, 2016-02-20 (arkivita [ ]) (angla) «Italian writer Umberto Eco dies at 84» – BBC, 2016-02-20 (arkivita [ ]) (angla) Peter Andrew Hart «Umberto Eco Dead At 84; Italian Philosopher Wrote 'The Name Of The Rose'» – Huffington Post,, 2016-02-20 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Forpasoj
- 21-a de februaro 2016
- Februaro de 2016
- 21-a de februaro
- Artikoloj kun informo de Revuo Esperanto, n-ro 1081 (5), paĝo 90
- Artikoloj kun informo de ANSA
- Artikoloj kun informo de Repubblica
- Artikoloj kun informo de Il Fatto Quotidiano
- Artikoloj kun informo de The New York Times
- Artikoloj kun informo de The Guardian
- Artikoloj kun informo de BBC
- Artikoloj kun informo de Huffington Post,
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Literaturo
- Italujo
- Eŭropo