Ukrainio renkontis siajn evakuitojn el Uhano per barikadoj kaj ŝtonoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 22-a de februaro 2020


Eakuado de ukrainanoj el Uhano

En Ukrainio loĝantoj de lokoj, kie oni planis aranĝi kvarantenon por la evakuitoj el Uhano (Ĉinio), trafita de la epidemio de COVID-19, amase protestis, bruligis pneŭojn, baris la vojojn, batalis kontraŭ polico kaj ŝtonumis busojn kun la evakuitoj.

La 20-an de februaro en la Internacia Flughaveno Borispilo alteriĝis aviadilo Boeing 737-700 de la ukraina flugkompanio SkyUp, alportinta 73 evakuitojn el Uhano — 45 civitanojn de Ukrainio kaj 28 eksterlandanojn el Norvegio, Belorusio, Hispanio, Argentino, Kostariko kaj kelkaj aliaj landoj. La Ministerio pri sano konfirmis ke inter ili mankas homoj kun simptomoj de la koronviruso, kio estis kontrolita antaŭ kaj post la flugo.

Tamen loĝantoj de vilaĝo Novije Sanĵari en Poltava provinco, apud kiu oni decidis aranĝi la kvarantenon en la ferma kuracejo de la Nacia Gvardeo, renkontis la novaĵon per fortaj protestoj. Jam antaŭ oficiala konfirmo de tiu ĉi informo, lokanoj blokis la vojon al la sanatorio per siaj aŭtoj kaj deklaris ke ili bruligos pneŭojn kaj kuŝiĝos sub radojn por ne enlasi la evakuitajn samlandanojn. Kelkdek policanoj ekbatalis kontraŭ la homamaso, klopodante malbloki la vojon.

Loĝantoj de aliaj lokoj, kien oni laŭdire povintus sendi la evakuitajn ukrainanojn, ankaŭ ekprotestis. Ĉe la enirejo de sanatorio de la Ministerio pri defendo apud la urbo Ternopilo amasiĝis homoj, kiuj laŭte kantis preĝojn petante Dipatrinon forpeli la evakuitajn samlandanojn. En la urbo Vinniki (Lviva provinco) homoj blokis la enirejon de loka hospitalo per pneŭoj kaj rifuzis enlasi iun ajn enen. Ilin subtenis kunlaborantoj de la hospitalo.

Kiam finfine busoj kun la evakuitoj venis al Novije Sanĵari, lokanoj bruligis barikadon el pneŭoj kaj ĵetis ŝtonojn, botelojn kaj bastonojn kontraŭ la busojn. Dek homoj (naŭ policanoj kaj unu lokano) petis medicinan helpon, unu estis detenita. Post alveno iuj evakuitoj plendis pri aĉaj kondiĉoj en la sanatorio, publikigante fotojn kaj rakontojn en sociaj retejoj. La prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij konstatis, ke la protestoj montris "malbonan flankon de nia karaktero".

Informoj pri la okazaĵo trafis ĉinan socian retejon Toutiao, estingante viglan reagon. Retumantoj kondamnis agojn de la ukrainaj protestantoj kiel egoismajn kaj kruelajn, kaj rimarkigis ke tiaj aferoj montras la homan naturon kia ĝi estas.

Antaŭtage, la 19-an de februaro en Tjumeno (Rusio) finiĝis la dusemajna kvaranteno por 144 civitanoj de Rusio kaj kelkaj aliaj landoj, evakuitaj el Uhano. Ĉiuj ekzamenoj konfirmis mankon de infektitoj inter la evakuitoj. Homoj dankis la kuracistojn kaj urbanojn pro afabla akcepto, bonaj vivkondiĉoj kaj memordonacoj, kaj disflugis al siaj loĝlokoj. Kelkaj preferis resti en Tjumeno por kelkaj pliaj tagoj por konatiĝi kun la urbo, gastiginta ilin en la komplika periodo de ilia vivo.

Fontoj