Ukrainio aprobis liberan baloton en Donbaso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 2-a de oktobro 2019

La Donbasa milito

La 1-an de oktobro 2019 la Triflanka Kontakta Grupo (TKG) pri Donbaso interkonsentis pri la komune akceptebla "Steinmeier-formulo" kaj pri disigo de la trupoj. Tio ebligos al la tiel nomata Normandia Kvaropo (Germanio, Rusio, Francio, Ukrainio) okazigi pintokunvenon en Parizo por pridiskuti pliajn paŝojn en paciga procezo en tiu orienta regiono de Ukrainio. Reprezentantoj de Rusio kaj Francio diris, ke tio povos okazi jam en oktobro. Tio estos la unua renkontiĝo ekde 2016.

La "Steinmeier-formulo" estis nomita omaĝe al ĝia kreinto — la tiama ministro pri eksteraj aferoj (nun — prezidanto) de Germanio Frank-Walter Steinmeier. Laŭ tiu ĉi formulo, en la partoj de Donecka kaj Luhanska provincoj, regataj de la separistoj, devos okazi loka baloto sub kontrolo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). Ĝi okazos surbaze de la Konstitucio de Ukrainio kaj speciala ukraina leĝo, reguliganta baloton en tiuj regionoj. La leĝo validos provizore dum la balotado, sed se OSKE konfirmos ke la baloto okazis libere kaj laŭleĝe, la leĝo ricevos daŭran, stabilan statuson. La baloton antaŭos disigo de la trupoj.

La formulo estis proponita jam antaŭe, sed estis rifuzita de la ukraina flanko. Oni planis subskribi la dokumenton la 18-an de septembro, sed la eksa ukraina prezidanto Leonid Kuĉma rifuzis fari tion, klariginte ke tio povus kaŭzi novan Majdanon en la lando. La ministro pri eksteraj aferoj de Ukrainio Vadim Pristajko referencis tiam al teknikaj obstakloj, sen konkretigi pri kio temis.

Iuj ekspertoj supozis, ke la ukrainaj politikistoj ne deziris meti siajn subskribojn apud tiuj de la separistaj gvidantoj. Do oni trovis alian manieron interkonsentigi la formulon, sen subskribi ĝin. Ĉiuj flankoj (TKG kaj la separistoj) sendis al la prezidanto de OSKE Martin Sajdik leterojn, en kiuj konfirmis sian aprobon de la formulo.

Sekva paŝo, pri kiu insistis Rusio, estas disigo de trupoj por ĉesigi reciprokan pafadon kaj eviti provokojn. Ĉe vilaĝo Stanica Luhanskaja ili estis disigitaj jan en junio, ĉe la vilaĝoj Petrovskoje kaj Zolotoje tio devos komenciĝi la 7-an de oktobro. Krom retiri militistojn kaj militteknikaĵojn la flankoj devos ankaŭ detrui la fortikaĵojn kaj malmini la minkampojn, kiuj abundas kaj ofte estis kreataj sen marki ilin sur mapoj.

En Ukrainio jam ekflamis kritiko kaj protestoj flanke de naciismaj politikistoj kaj organizaĵoj, kiuj konsideras tiun interkonsenton perfido de Ukrainio. La eksa prezidanto Petro Poroŝenko nomis ĝin la "Putin-formulo", kiu laŭleĝigos "rusian okupacion de Donbaso", anekson de Krimeo kaj helpos forigi kontraŭrusiajn sankciojn. En Kievo jam komenciĝis protestaj manifestacioj de naciistoj.

La rusia ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov responde al la demando, ĉu Rusio esperas pri mildigo de la sankcioj post tiu paŝo, respondis koncize: "Ni ne interesiĝas pri tio".

Fontoj