UN petas al Israelo prienketi eksterjusticajn ekzekutojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 1-a de aprilo 2016

La Oficejo de la Alta Komisiito de Unuiĝinta Naciaro pri Homaj Rajtoj esprimis sian maltrankviliĝon pro la ŝajna eksterjustica ekzekuto de palestinano pasintĵaŭde en Cisjordanio.

La proparolanto de la oficejo, Ruppert Colville, certigis ke du palestinanoj ŝajne traglavis israelan soldaton en kontrol-areo en Hebrono kaj ke ambaŭ ricevis alpafojn dum la atako.

Registriĝis en video al unu el la atakintoj surtere, vundita kaj viva, dum la kuracista skipo priflegis la israelan soldaton, kiu estis forportita de la loko en ambulanco. Poste, alia soldato alpafas kape la vunditan atakinton mortigante lin, dum aliaj 20 personoj, eĉ la skipo, neniel reagis.

Neniam oni priflegis la palestinanon.
Ruppert Colville, Proparolanto de la Oficejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj

Colville ankaŭ certigis ke ne temas pri izolita okazaĵo kaj ke 130 palestinanoj estis mortigitaj dume aŭ ĵus poste de atakoj kontraŭ civiluloj kaj sekurec-fortoj, en kiuj almenaŭ 28 israelanoj mortis. Ankaŭ ne temas pri la sola okazaĵo filme registrita.

Laŭ la proparolanto, la okazaĵoj kie la sekurec-fortoj vundas aŭ mortigas personojn oni devas elesplori, ĉefe kiam oni raportas troan uzon de forto aŭ eblajn eksterjusticajn ekzekutojn. Laŭ li "la respondeculoj de tiaj agoj devas respondi antaŭ la justico".

Fine, Colville diris ke kvankam la sekurec-fortoj israelaj rajtas defendi kaj sin kaj aliajn de ĉi tiaj atakoj, la israelaj aŭtoritatoj devas certigi ke siaj anoj plenumu ilian devon uzi la forton mezure kaj proporcie kaj nur kiam necese.

Netanjahu defendas la armeon

La Ĉefministro de Israelo, Benjamin Netanjahu, unue kondamnis la mortigon de la 21-aĝa palestinano, sed post esti kritikita ŝanĝis opinion kaj certigis ke "Ajna kritiko pri la moralo de la Defendaj Fortoj de Israelo estas indignigaj kaj neakcepteblaj. La soldatoj de la Armeo, niaj knaboj, eltenas altajn normojn etikajn kaj samtempe batalas kontraŭ senkompatajn murdistojn laŭ kondiĉoj enbatalkampaj malfacilaj". La ĉefa kritikanto al la unua reago de la ĉefministro estas la ekstrem-dekstra Ministro pri Edukado de Israelo, Naftali Bennett, kiu asertis ke oni forgesis pri "kiu estas la bonulo kaj kiu la malbonulo".

La soldato, kiu diris ke "la teroristo vivas kaj meritas morti" kaj laŭ lia Facebook-profilpaĝo simpatias kun la kontraŭleĝa ekstremisma judisma grupo Kahane Chai, ne estos juĝota pri murdo, sed pri "nevola mortigo".

Fontoj