Tribunalo aprobas enketon pri politikistoj en Petrobras-skandalo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 9-a de marto 2015

Lavi ŝprucigile.

La brazila Plejsupera Federacia Tribunalo (PFT) aprobis enketon pri dekoj da pintaj politikistoj en la Petrobras-koruptoskandalo.  Inter la suspektitoj estas iama ministro kaj la prezidentoj de ambaŭ ĉambroj de la Kongreso, diris vendrede funkciulo de la PFT.

Laŭ la funkciulo intertempe enketo estas farata pri 54 homoj. Multaj suspektitoj havas rilatojn kun la registaro. Temus inter alie pri senatano Gleisi Hoffmann, la iama stabestro de prezidanto Dilma Rousseff. Ankaŭ la rolo de iama energi-ministro Edison Lobao laŭdire estas enketita.

Skandalo

Petrobras estas enplektita en unu de la plej grandaj koruptaj skandaloj de Brazilo, portugale: Operação Lava Jato (esperante: operacio lavi ŝprucigile). Homoj gvidantaj la brazilan entreprenaron kaj politikistoj de la nuna koalicio de prezidanto Dilma Rousseff estus malprave gajnitaj miliardojn.

Ekzemple laŭdire Petrobras pagis ege tro multe por kelkaj konsentigitaj kontraktoj. Pli ol kvardek personoj jam estas arestitaj pro koncernaĵo ĉe la skandalo.

Fraŭdo pri imposto

La brazila ŝtato jam pli frue malfermis enketon pri suspektata fraŭdo pri impostoj fare de kelkaj homoj, kiuj estas enplektitaj en la koruptoskandalo. Ĉi tiuj personoj laŭŝajne ne sciigis al la ŝtato pri kontoj ĉe la brita banko HSBC. Inter alie estro de la entrepreno laŭŝajne havas konton ĉe la svisa branĉo de HSBC. Ankaŭ la financaj datumoj de kelkoj gravaj funkciuloj de liverantoj de Petrobras laŭdire estas enketataj.

Pli larĝa enketo

Nomoj ne estis nomitaj de la sennomaj fontoj kaj la brazila ŝtato ne donas komenton. La Receita Federal (portugale), la imposta superrigarda institucio, ja anoncis pli larĝan enketon pri 6.600 kontoj de brazilanoj ĉe HSBC, pri kiuj kontoj oni ne sciigis.

La kontoj estas malfermitaj inter 1988 kaj 2006 kaj valoris fine de tiu periodo laŭtakse 7 miliardojn da dolaroj. Havi eksterlandan konton ne estas kontraŭleĝe en Brazilo, se almenaŭ la ŝtato tion scias.

Fontoj