Togolando: TEK, baldaŭ la 22-an fojon !

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

MALLONGAĴO

Sabato, la 22-a de novembro 2014

26 - 29. decembro 2014 

Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE) organizos la 22-an Togolandan Esperanto-Kongreson (TEK) sub la temo: “Konsciiĝo pri Esperanto“, en la urbo Vogano (france: Vogan) la 26-an kaj 27-an de decembro 2014.

Pluraj dekoj da partoprenantoj venos el Eŭropo kaj el la najbaraj landoj por interŝanĝi, interkonsiliĝi, kunlabori pri la estonto de la movado en Togolando kaj en Afriko.

Poste, de la 27-a ĝis la 29-a de decembro 2014, en la 7-a seminario pri Aktivula Maturigo (AMO), oni lernos pri ekz. temoj kiel: “Konstruo kaj gvido de kluboj“, “Kreo kaj redaktado de retpaĝoj“, “Lobiado“, “Internacia kunlaboro“.

Fontoj