Niĝero nuligis militan kunlaboron kun Usono kaj postulis foriron de la usonaj militistoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Malferma ceremonio de militekzercoj Flintlock 2018. Agadezo, Niĝero, 2018.

Mardo, la 19-a de marto 2024


La 16-an de marto Niĝero informis pri nuligo de la milita kunlaboro kun Usono kaj postulis foriron de la usonaj trupoj de sia teritorio. Oni supozas ke tion kaŭzis akuzoj de Usono pri nuklea kunlaboro inter Niĝero kaj Irano.

Proparolanto de la niĝeraj aŭtoritatoj kolonelo Amadou Abdramane diris ke la ĉeesto de la usonaj militistoj en lia lando estas kontraŭleĝa kaj "rompas ĉiujn konstituciajn kaj demokratiajn regulojn". Li substrekis ke la milita interkonsento, subskribita en 2012, kontraŭas aspirojn kaj bezonojn de la popolo de Niĝero.

La registaro de Niĝero, konsiderinte la aspirojn kaj interesojn de sia popolo, decidis kun kompleta respondeco nuligi kun senprokrasta efekto la interkonsenton rilate la statuson de milita personaro de Usono kaj civilaj dungitoj de la Usona Departemento pri Defendo en la teritorio de la Respubliko Niĝero.
Amadou Abdramane, proparolanto de la registaro de Niĝero

La deklaro sekvis viziton de usona delegacio subestre de asistanto de la usona Ŝtata Sekretario Molly Phee kaj la usona komandestro en Afriko generalo Michael E. Langley. Laŭ informoj de usona gazetaro, usonaj altranguloj esprimis maltrankvilon rilate eventualan kunlaboron de Niĝero kaj Irano kadre de kiu la mezorienta lando povus ricevi aliron al grandaj rezervoj de uranio, kiujn disponas Niĝero. Amadou Abdramane menciis ke la usonaj altranguloj kondutis malestime, malobservis diplomatian protokolon kaj faris plurajn falsajn akuzojn. Li rifuzis ĉiujn ajn suspektojn pri nuklea kunlaboro inter Niĝero, Irano kaj Rusio. Niĝera ŝtatestro Abdourahamane Tchiani rifuzis akcepti la usonan delegacion kaj Amadou Abdramane diris ke aliaj lokaj altranguloj renkontiĝis kun ili nur pro ĝentileco. Gazetara konferenco en la usona ambasadejo estis nuligita.

Usona militaviadilo en Niĝero, 2018.

Proparolanto de la Usona Departemento de Ŝtato Matthew Miller diris ke Usono restas en proksima kontakto kun aŭtoritatoj de Niĝero kaj okazigas necesajn konsultadojn.

En Niĝero, kiu dum longa tempo estis ŝlosila milita partnero de Usono en la regiono, origine estis deplojitaj 1 100 usonaj militistoj. En decembro 2023 prezidanto Joe Biden en letero al la kongreso menciis ke en la lando restas 648 usonaj militistoj. Plejparte ili estas lokitaj je aviadilejo N 201 en Niameo kaj en Agadezo, la plej granda urbo de la lando. La aviadilejo estis konstruita antaŭ 6 jaroj kaj kostis 110 milionojn da dolaroj. Ekde elpostenigo de prezidanto Mohamed Bazoum en julio 2023 la militbazo malaktiviĝis, plejparto de la flugrobotoj restas surgrunde. Ankaŭ la sekurecaj operacoj kaj humanitara agado de usonaj institucioj en Niĝero estis ĉesigitaj.

La celo de usona politiko estas ne helpo al batalado kontraŭ armitaj grupoj, sed daŭra kontrolado kaj kontraŭstaro al la kreskanta influo en la regiono de landoj kiel Rusio, Ĉinio kaj Turkio. Mankas publikaj pruvoj ke usonaj bazoj en Niĝero montris sin utilaj.
Abdoulaye Sissoko, niĝera ĵurnalisto

Prezidanto Mohamed Bazoum plu estas arestita, tamen Usono jam esprimis pretecon kunlabori kun la novaj aŭtoritatoj. Nova usona ambasadoro Kathleen A. FitzGibbon, konsiderata altnivela spertulo pri Afriko, aktive klopodos plibonigi la rilatojn inter la registaroj. Molly Phee, unuafoje vizitinta Niĝeron en decembro 2023, ankaŭ konfirmis pretecon de Usono daŭrigi kunlaboron kun Niĝero rilate sekurecon kaj evoluigon, samtempe alvokinte al laŭeble plej baldaŭa transiro al la civila regado. Tamen laŭ neoficialaj informoj, jam komenciĝis intertraktoj de la usona ministerio pri defendo kun kelkaj najbaraj ŝtatoj pri establo de nova usona militaviadilejo.

Tio spegulas realan ŝanĝon en la povekvilibro. Dum la lasta jardeko Niĝero estis ĉiam plendanta pri aistado je sekureco kaj helpo. Nun Usono sin trovas en la pozicio de petanto pri daŭra restaro de trupoj kaj bazoj en la lando.
Hannah Rae Armstrong, usona militfakulo

Antaŭjare laŭ postulo de loka registaro Niĝeron forlasis la francaj militistoj. La 17-an de septembro 2023 Malio, Niĝero kaj Burkino establis Aliancon de Ŝtatoj de Sahelo (france: Alliance des États du Sahel), kadre de kiu ili aranĝos komunan defendon kaj kunlaboron.

Fontoj[redakti]