Tertremego en Turkio mortigis 39 homojn, vundis 1 600 kaj senhejmigis milojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 27-a de januaro 2020



Tertremego je magnitudo 6,8 trafis Turkion vendredon, la 24-an de januaro. La nombro de mortintoj nuntempe atingis 39, laŭ la registara agentejo pri katastrofa kaj kriza helpo. Krome, pli ol 1 600 homoj vundiĝis, inter kiuj 13 intensive estas prizorgataj en malsanulejo.

Preskaŭ 4 000 homoj, helpataj de fosmaŝinoj, laboras en frostaj temperaturoj rastante tra ruboj en Elazığ en la orienta landparto. Laŭ aŭtoritatoj, ĝis nun oni eltiris 45 homojn el la ruboj.

Oficialuloj diras, ke 76 konstruaĵoj en Elazig estis detruitaj kaj centoj da aliaj estis difektitaj. Krizlaboristoj starigis pli ol 9 500 tendojn por loĝigi kaj manĝigi la rifuĝintojn.

La turkia televido montris unu patrinon, Ayse Yildiz, 35-jaraĝan, kaj ŝian 2-jaraĝan filinon Yusra, savitajn el la ruboj de ruinigita apartementa konstruaĵo kie ili estis kaptitaj 28 horojn.

Unu siria universitata studento, Mahmud al Osman, diris al la ŝtata novaĵagentejo Anadolu, ke li uzis nurajn manojn por savi viron kaj virinon kaptitajn sub ruboj.

La turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan promesis laŭeble plej rapide loĝigi la delokitajn postvivintojn. «Turkio kuracas la vundojn de tiu ĉi katastrofego en unueco, kuneco kaj kuniro», li diris.

Post la vendreda tertremo, oni sentis pli ol 900 posttremojn, laŭ raporto de la turka gazeto Hürriyet.

Fontoj[redakti]