Sukcese finiĝis la 2-a KER-ekzameno okazinta en Kalio, Kolombio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 9-a de junio 2013

Ĉiuj ekzamenintoj en Kalio antaŭ la Esperanta Flago.

Kalio, Kolombio - Kadre de la dua tutmonda KER-Ekzameno 8 personoj ekzameniĝis en Kalio, Kolombio, urbo kiu la duan sinsekvan fojon gastigis la eventon en tiu lando.

La ekzameno estis organizita de Katalin KOVÁTS, Ruben TORRES (Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo) kaj Maximiliano CHUEHN, kiel respondeculoj kaj gvidanto de la seanco, respektive. Antaŭ la komenco de la ekzameno la ĉeestantaro aŭskultis saluton de Katalin al ĉiuj ekzamenintoj dum la 2-a tutmonda KER-Ekzameno. La seanco ekis je la 12-a horo post legado de la reguloj kaj konsiloj por la ekzameno.

Entute 8 personoj ekzameniĝis, 2 je nivelo B1, 2 je B2 kaj 4 je C1. 5 el la ekzamenintoj ankaŭ partoprenis la 1-an tutmondan KER-ekzamenon, kiu okazis en la sama urbo unu jaron antaŭe.

Bilda galerio

Fontoj