Saltu al enhavo

Sukcese finiĝis la 2-a KER-ekzameno okazinta en Kalio, Kolombio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 9-a de junio 2013

Ĉiuj ekzamenintoj en Kalio antaŭ la Esperanta Flago.

Kalio, Kolombio - Kadre de la dua tutmonda KER-Ekzameno 8 personoj ekzameniĝis en Kalio, Kolombio, urbo kiu la duan sinsekvan fojon gastigis la eventon en tiu lando.

La ekzameno estis organizita de Katalin KOVÁTS, Ruben TORRES (Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo) kaj Maximiliano CHUEHN, kiel respondeculoj kaj gvidanto de la seanco, respektive. Antaŭ la komenco de la ekzameno la ĉeestantaro aŭskultis saluton de Katalin al ĉiuj ekzamenintoj dum la 2-a tutmonda KER-Ekzameno. La seanco ekis je la 12-a horo post legado de la reguloj kaj konsiloj por la ekzameno.

Entute 8 personoj ekzameniĝis, 2 je nivelo B1, 2 je B2 kaj 4 je C1. 5 el la ekzamenintoj ankaŭ partoprenis la 1-an tutmondan KER-ekzamenon, kiu okazis en la sama urbo unu jaron antaŭe.

Bilda galerio

Fontoj

Katalin KOVÁTS «Ekzamensesioj» –  Edukado.net.  (arkivita [ ]) 



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19760984Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo