Sud-Koreio: 763 infektitoj de la koronviruso, duono el ili kristanoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 24-a de februaro 2020


Anonco pri fermo de parko en Seulo pro la koronviruso

En Sud-Koreio estis registritaj 161 pliaj kazoj de infektiĝo de la koronviruso COVID-19, do nombro de infektitoj atingis 763. Sep homoj mortis. La registaro altigis sanitaran alarmon ĝis ekstrema nivelo — unuafoje post la epidemio de porka gripo antaŭ 11 jaroj.

Pli ol 300 infektiĝoj, inkluzive de 115 novaj, estas ligitaj al Shincheonji Eklezio de Jesuo en la urbo Teguo. La urbo kaj apuda distrikto Cheongdo estis deklaritaj speciale zorgataj zonoj. Lernejoj estas provizore fermitaj, publikaj aktivadoj (inkluzive diservojn) ĉesigitaj. Ĉiuj 24 naciaj muzeoj kaj bibliotekoj estas fermitaj. Ĉe apotekoj formiĝis plurcentkapaj atendovicoj por aĉeti maskojn kaj aliajn protektilojn. La Nacia Asembleo prokrastis sesion, ĉar tri parlamentanoj estis en kontaktorondo de eduka oficialulo, kies infektiĝo konfirmiĝis.

La flugkompanio Korean Air nuligis ĉiujn flugojn al Teguo ĝis la 28-a de marto kaj la kompanio Asiana Airlines — ĝis la 9-a de marto. Almenaŭ 14 landoj striktigis vojaĝojn al Sud-Koreio. Britio postulas de alvenintoj, kiuj dum lastaj du semajnoj vizitis Sud-Koreion, kvaranteni sin, observante simptomojn.

La ekonomio reagis per falo de la nacia valuto ĝis duonjara minimumo kaj la financa merkato sekvis ĝin. Samsung Electronics haltigis sian fabrikon en la urbo Gumi post kiam unu el kunlaborantoj infektiĝis. Multaj aliaj kompanioj alfrontis gravan mankon de elementoj, produktataj en Ĉinio, do ne plu liverataj pro kvaranteno.

17 sudkoreaj katolikoj el provinco Nord-Gjeongsang kune kun ilia ĉiĉerono, pilgrimintaj al Israelo, estis testitaj pozitive, do nun aŭtoritatoj de Israelo kaj Palestina Aŭtonomio spuras ilian itineron, serĉante eblajn infektiĝojn surloke. La Israelaj Defendaj Fortoj preparas kvarantenon por ĉirkaŭ 200 sudkoreaj turistoj en militbazo apud Jerusalemo. Sudkoreanoj, venintaj per flugo de Korean Air estis rifuzitaj eniri la landon post alveno al la Internacia Flughaveno Ben Gurion.

La unua infektiĝo en Sud-Koreio estis konfirmita la 20-an de januaro.

Fontoj