Saltu al enhavo

Somalio malpermesis al trolŝipoj fiŝkaptadon en siaj teritoriaj akvoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 18-a de aprilo 2024

Trolŝipa fiŝkaptado en Afriko
Trolŝipa fiŝkaptado en Afriko


Registaro de Somalio malpermesis al trolŝipoj fiŝkaptadon en siaj teritoriaj akvoj.

Tio estas parto de la nova politiko de la lando por ĉesigi senkontrolan fiŝkaptadon en la Hinda Oceano. La Ministerio de Fiŝkaptado kaj Akvaj resursoj de Somalio ordonis malpermesi al la fremdlandaj trolŝipoj la fiŝkaptadon. Ĉiu rompo de la ordono povas finiĝi per monpuno, malliberigo kaj konfisko de rikoltitaj fiŝkaptaj produktoj kaj de fiŝkaptada ekipo.

La ordono aperis post kiam Somalio liberigis 33 iranajn fiŝkaptistojn arestitajn pro kontraŭleĝa fiŝkaptado en somalaj teritoriaj akvoj. Kaj pasintjare, la Ĝenerala Prokuroro de Somalio akuzis 36 eksterlandajn fiŝkaptistojn pri kontraŭleĝa fiŝkapado. Laŭ la somala registaro, iranaj, pakistanaj, tajlandaj, jemenaj, ĉinaj kaj hispanaj trolŝipoj nuntempe kontraŭleĝe fiŝkaptadas en la akvoj de la lando.

Mogadiŝa eksperto pri fiŝkaptado kaj akvokulturo Omar Abdulle Hale opinias ke kontraŭleĝa fiŝkaptado estas vasta en somalaj teritoriaj akvoj, kiuj havas marbordon pli ol 3 000 km longan.

La Ministerio de Fiŝkaptado kaj Akvaj resursoj de Somalio certas, ke en la teritoriaj akvoj aktivas eksterlandaj kaj internaciaj fiŝkaptaj firmaoj kaj apartaj trolŝipoj.

Fontoj

[redakti]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo