Rusujo provizore malpermesis uzi aviadilojn An-12

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 11-a de aŭgusto 2011


La sekvantan tagon post katastrofo de aviadilo en Kolima, Rusujo malpermesis uzi aviadilojn An-12.

Ministerio de transporto de Rusia Federacio informis, ke la malpermeso estos valida ĝis kiam aviadiloj de sovetia tempo estos sekuraj.

La aviadilo rompiĝis la 9-an de aŭgusto, kiam provis panee alteriĝi. Ĝi estis fluganta en Ĉukotkon, kiam piloto informis, ke unu motoro brulis. Savistoj trovis restaĵon de la aeroplano post 24 horoj post ĝia malapero.

Tiu ĉi katastrofo estis lasta en serio de katastrofoj de aviadiloj An-12. En la lastaj tri jaroj, tiaj katastrofoj okazis en Ĥabarovska regiono, Sudano, Irako, Filipinoj kaj Kongo.

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas traduko de artikolo de «Voĉo de Ameriko», kiu estas deklarita publika havaĵo.