Rusio komencis eldoni elektronikajn vizojn al vizitantoj el 55 landoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Rusia vizo en ĉina pasporto.

Mardo, la 1-a de aŭgusto 2023


La 1-an de aŭgusto en Rusio ekfunkciis elektronikaj vizoj, kiujn rajtas ricevi civitanoj de 55 landoj. Por ricevi la vizon necesas plenigi enketilon en speciala retejo, alŝuti skanaĵon de la pasporto kaj ciferecan foton, kaj pagi proksimume 50 dolarojn.

La vizo devas esti petita ne malpli ol 4 tagojn antaŭ la planata alveno al Rusio. Ĝi validas 60 tagojn post la ricevo kaj ebligas dum tiu ĉi periodo resti en Rusio 16 tagojn. La vojaĝanto povas veni per aviadilo, ŝipo aŭ surtera veturilo tra unu el limkontrolejoj, menciitaj en respektiva listo. Tion rajtas fari civitanoj de 55 landoj: origine temis pri 52 landoj, sed la 31-an de julio al ili aldoniĝis Vjetnamio, Kamboĝo kaj Mjanmao. La listo ne estas politike motivita, do la eblecon facile vojaĝi al Rusio kaj persone konatiĝi kun la lando kaj ĝiaj loĝantoj ricevos ankaŭ civitanoj de la eŭropaj landoj, kiuj ne plu eldonas turistajn vizojn por la civitanoj de Rusio.

Baldaŭ oni planas lanĉi ankaŭ servon, kiu ebligos al la eksterlandanoj distance aranĝi bankokartojn de la rusia pagsistemo Mir, ricevotajn post alveno al Rusio. Tio ebligos al ili plu pagi la varojn kaj servojn per bankokarto en kondiĉoj, kiam eksterlandaj bankokartoj ne plu funkcias en Rusio pro la okcidentaj sankcioj.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Fontoj[redakti]