Rusio esprimis zorgon pri rus-parolantoj en Estonio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 20-a de marto 2014

Rusio esprimis sian zorgon pri la traktado de la granda etne rusa malplimulto en Estonio, komparante la lingvopolitikon en la balta ŝtato al agadoj en Ukrainio por malebligi uzadon de la rusa.

Rusio defendis sian anekson de la Krimea duoninsulo asertante, ke ĝi rajtas protekti rus-parolantojn ekster siaj landlimoj. Do, tiu diro pri lingva maltrankvilo en alia eksa soveta respubliko aperas je tre streĉa momento.

"Lingvaĵo ne estu uzata por dividi kaj izoli popolojn", diris moskva diplomato. Rusio "zorgas pri agadoj ĉi-rilate en Estonio tiel kiel en Ukrainio". La diradoj eĥas plendojn pri insisto en Estonio, ke la granda malplimulto en la orienta regiono kapablu paroli la estonan.

Fontoj