Rusio anoncis mobilizadon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Unua paĝo de la ukazo pri parta mobilizado de la armeo de la Federacio de Rusio

Merkredo, la 21-a de septembro 2022


La 21-an de septembro prezidanto de Rusio Vladimir Putin alparolis la nacion kaj anoncis partan armean mobilizadon.

Anonco de Putin[redakti]

Vladimir Putin ripetis ke la celo de la speciala milita operaco, kiun Rusio komencis en Ukrainio la 24-an de februaro, restas "liberigo de la tuta teritorio de Donbaso" kaj ili estos atingitaj malgraŭ rezisto de la Kieva reĝimo kaj okcidentaj landoj kiuj subtenas ĝin. Li memorigis pri plurjara proksimiĝo de milita infrastrukturo de NATO al la limoj de Rusio kaj ĉiam pli militemaj deklaroj de ukrainaj gvidantoj, kiuj interalie anoncis intencon ekposedi nukleajn armilojn. Li avertis ke ne indas minaci Rusion per nukleaj armiloj, kiel tion faras iuj okcidentaj potencoj. "Tiuj kiuj provas ĉantaĝi Rusion per nukleaj armiloj, devas scii ke ventorozo povas turniĝi ankaŭ je ilia direkto" diris la prezidanto kaj aldonis ke libereco kaj sendependeco de Rusio estos defendataj "per ĉiuj haveblaj rimedoj".

Internaj Trupoj de Rusio.

La prezidanto diris ke loĝantoj de Donecka kaj Luganska Popolaj Respublikoj, Ĥersona kaj Zaporoĵa provincoj, kiuj nun plejparte estas regataj de rusiaj trupoj, multe suferas pro bombado kaj teroro de la ukrainaj aŭtoritatoj kaj plenas en proksimaj tagoj aranĝi referendumojn pri aliĝo al Rusio. Li diris ke Rusio akceptos rezultojn de tiuj referendumoj kaj pozitive traktos respektivajn petojn.

Putin memorigis ke nun linio de batala kontakto etendiĝas je 1000 km kaj ke trupoj de Rusio kaj la Donbasaj respublikoj kontraŭtaras tie "al la tuta militmaŝino de la kolektiva Okcidento". Pro tio li decidis aprobi proponojn de la Ministerio pri defendo kaj Ĝenerala Stabo kaj aranĝi partan mobilizadon, kiu startos hodiaŭ. Mobilizitaj estos unuavice homoj, kiuj jam trapasis militservon, havas plej necesajn nuntempe militajn profesiojn kaj batalsperton.

Samtage la nacion alparolis ministro pri defendo Sergej Ŝojgu. Li anoncis perdojn de ambaŭ flankoj: rusia armeo perdis 5 937 pereintojn, ukraina armeo — 61 207 pereintojn kaj 49 368 vunditojn, do duonon de la profesia ukraina militistaro. Li aldonis ke ĉe la ukraina flanko batalas ankaŭ 1000 solduloj, dum 2000 aliaj jam pereis. Li klarigis ke la rusia armeo planas mobilizi 1% de la rezervo, do proksimume 300 mil homojn el 25 milionoj da rezervistoj. Rekrutoj, kiuj nun servas en la armeo, ne estos mobilizitaj, do ne partoprenos la batalojn. La mobilizado ne koncernos ankaŭ studentojn kaj rezervistojn limigite taŭgajn pro sanstato. La mobilizitoj unue trapasos trejnadon, poste batalpretigadon kiel trupoj kaj nur poste estos senditaj al la fronto.

Antaŭtage estis modifitaj kelkaj leĝoj, sekve de kio estis severigitaj aŭ enkondukitaj punoj pro rifuzo de mobilizado, neplenumo de militordonoj aŭ militaj mendoj ktp. Samtempe estraro de ĉiuj kvar menciitaj regionoj anoncis referendumojn pri aliĝo al Rusio, okazontajn en proksimaj tagoj.

Internaciaj reagoj[redakti]

Samtage okazis Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, kiun partoprenis multaj ŝtatestroj.

Dum sia parolado la usona prezidento Joe Biden atakis fronte Rusion, ties mobilizadon de centoj da miloj da rezervistoj kaj minacon pri uzo de nukleaj armiloj: "Ĉi tiu milito detruas la rajton ekzisti de Ukrainio, tute simple". Rusio, konstanta membro de la Sekureca Konsilio, "senhonte malobservis la principojn de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj" konfiskante partojn de la teritorio de sia najbaro, li deklaris.

Emmanuel Macron alvokis la internacian komunumon "maksimume premadi" al la rusia prezidento Vladimir Putin. La morgaŭon, li asertis ke "Nia devo estas plustari, tio estas helpi Ukrainion, kiel ni jam faras, por protekti ĝian teritorion, neniam por povi ataki Rusion." "Ni ne militas kontraŭ Rusio (...) ne havos ajnan rimarkon, kiu estus parto de konfliktinstigo". Li fine akuzis Rusion pri "reiro de imperiismo kaj koloniismo".

La proparolanto de la Eŭropa Komisiono Peter Stano aldonis: "La anonco [de Vladimir Putin] de la parta mobilizado de rezervistoj kaj la konfirmo de la referendumoj [en okupaciitaj regionoj de Ukrainio] estas klara signalo al la internacia komunumo dum la semajno de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri lia volo daŭrigi lian detruan militon, kiu havas negativajn konsekvencoj tutmonde". "Ĉi tiu ago havos sekvojn niaflanke. La membroŝtatoj de Eŭropa Unio jam okazigis kunordigan kunvenon flanke de la Ĝenerala Asembleo en Novjorko." "La okupaciitaj teritorioj estas parto de Ukrainio, kiu havas tutan rajton restarigi sian aŭtoritaton tie, kaj EU pretas daŭrigi sian subtenon en la milita kampo".

"La Kremlo anoncas la mobilizadon en la tago de la [internacia tago de paco] dum en la [Ĝenerala Asembleo de UN] landoj laboras por kunlaborado, sekureco kaj prospero. En ĉi tiu milito, estas nur unu agresanto, Rusio, kaj nur unu agresata lando, Ukrainio", siaflanke komentis en Twitter Charles Michel, la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio.

Olaf Scholz nomis la decidojn de la rusia prezidento "ago de malespero". "[Vladimir] Putin nur plimalbonigas aferojn. De la komenco, li tute subtaksis la situacion, kaj la volon de la ukrainoj rezisti", li deklaris flanke de la Ĝenerala Asembleo de UN en Novjorko. "Rusio ne povas gajni ĉi tiun murdan militon" li aldonis.

La proparolanto de la ĉinia ministerio pri eksteraj aferoj Wang Wenbin alvokis "la koncernajn partiojn starigi batalhalton per dialogo kaj konsultado, kaj trovi solvon, kiu traktu la legitimajn zorgojn pri sekureco de ĉiuj partioj kiel eble plej baldaŭe".

Intervjuite, Volodomir Zelenskij asertis ke li "ne kredas" je uzado de nukleaj armiloj fare de Rusio. "Mi ne kredas, ke la mondo lasus tion okazi" "Morgaŭe, Putin povus deklari «Ni postulas parton de Pollando plue de Ukrainio, alikaze ni uzos nuklean armilon», ni ne povas akcepti ĉi-tian kompromitiĝon". "Ni pludaŭrigos nian ofensivon, (...) [mi] certas pri la liberigo de niaj teritorioj". "[Putin] volas dronigi Ukrainion en sango, inkluzive de tiu de siaj soldatoj (...) Li bezonas plurmilion-homaj armeo kiu venos al ni, ĉar li ja vidas, ke granda parto de tiuj kiuj alvenas, forkuras". Zelenskij ankaŭ nomis la venontajn referendumojn en la okupaciitaj teritorioj "hipokritaĵoj".

Fontoj[redakti]