Rusa fotografa artisto Viktor Pinĉuk prezentis albumon de aŭtoraj verkoj "NUancoj de fantazio"

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 29-a de marto 2023

La 27-an de marto 2023, la Krimea Respublika Universala Scienca Biblioteko de Ivan Franko (Simferopolo) gastigis la prezenton de la albumo "NUancoj de fantazio" de la majstro de arta fotografio, Viktor Pinĉuk, konata de la loĝantoj de la krimea ĉefurbo per personaj fotoekspozicioj, el kiuj la lasta (dekdua) okazis en februaro.

La prezentita eldono enhavas cent artaĵojn (kiuj baziĝas sur la nuda ĝenro, interplektiĝante kun aliaj areoj) kaj antaŭparolon, en kiu la aŭtoro parolas pri la koncepto de belarta fotado en populara formo.

La krea renkontiĝo komenciĝis per monologo de preleganto, glate turniĝanta al interparolo kun elementoj de polemikoj. Priskribante la historion de la kreado de la libro, Viktor Pinĉuk menciis, ke necesis pli ol dek jaroj por formi kaj prilabori la kolekton, kaj ankaŭ mallonge skizis la tezojn de sia lernolibro "Bazoj de belarta fotado", sur kiu li apogis sin dum la laboro.

La etoso de la evento diferencis de la tradicie formalaj, kutime akompanaj prelegoj pri la temo de arto, kie la preleganto citas alineojn el la antologio kaj prezentas teoriaĵojn: la fotisto rakontis al la ĉeestantoj la historion de la kreado de kelkaj el la verkoj el la albumo. Ekzemple, "La devia promenado" (ru:Девиантная прогулка), prezentas knabinon farantan nudan promenadon sur la ĉefstrato de granda urbo.

Fine de la evento, la aŭtoro subskribis unu ekzempleron de la eldonaĵo kaj donacis ĝin al la biblioteko.


Necesis pli ol dek jaroj por prepari kaj elekti materialon. Kolaĝoj, prilaboritaj de grafikaj redaktoroj, fariĝis pitoreskaj pentraĵoj. Ekzakte kiel la tonalt-nigreco de nokto dissolviĝas en la viola tagiĝo kaj estas iom post iom saturita per la helaj oranĝaj koloroj de tago, la temo de la albumo transiras de superrealismo al realeco kun tuŝo de romantikismo kaj filozofia vivkoncepto.
Viktor Pinĉuk.

Specimeno de verkoj de albumo:[redakti]

Fontoj[redakti]

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.