Rusa fotisto Viktor Pinĉuk prezentis sian novan ekspozicion "Afganio, 2008" en Simferopolo (Krimeo)

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 9-a de februaro 2023


Ruslingvaj Vikinovaĵoj raportis pri unu el la plej freŝdataj kulturaj eventoj en la krimea ĉefurbo.

La 6-an de februaro 2023, en la ekspoziciejo de la Etnografia muzeo de Krimeo, situanta en la centro de Simferopolo, estis inaŭgurita la dekdua persona ekspozicio de la rusa fotisto kaj vojaĝanto Viktor Pinĉuk, aŭtoro de la libro "La Fundamentoj de la Fotografia Arto".

La malfermo prezentas kvardek verkojn faritajn dum dumonata ekspedicio, kies itinero trairis sep aziajn landojn.

"Afganio, 2008" estas la nomo de la kolekto, kiu inkluzivas frostigitajn momentojn el la vivo de reprezentantoj de la loka loĝantaro kaj spegulaĵon de la naturo de tiu ĉi lando, stranga kaj nekomprenebla por eŭropano, nun preskaŭ forgesita de vojaĝantoj.



La verkinto mallonge skizis kelkajn punktojn de la antaŭhistorio de la okazaĵo:

La solula ekspedicio, kies ĉefa celo estis viziti Afganion, sukcese finiĝis: la restado en la lando, priskribita kiel la plej danĝera kaj nedezirinda por turismo, pasis sen gravaj okazaĵoj; mallonga "ripozo" en la kabula malliberejo servis kiel la evento, ĉirkaŭ kiu disvolviĝas la intrigo de la libro "Afgana kaptito", ĝi estis unu el la aventuroj, sen kiuj nia vivo fariĝus enuiga servado. Sed, plej grave, la materialo por la fotoekspozicio estis preparita laŭ la ideo, sekure liverita al la patrujo kaj prezentita en la ekspoziciejo de la muzeo.
Viktor Pinĉuk.


Kelkaj el la prezentitaj fotografaj verkoj[redakti]

Fontoj[redakti]

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.