Reĝo Johano Karlo la 1-a abdikas favore al sia filo Filipo
Lundo, la 2-a de junio 2014
Reĝo Johano Karlo la 1-a, 76-aĝa, kies bildo malpliboniĝis dum la pasintaj jaroj pro skandaloj, anoncis ĉi-lunde sian abdikon favore al sia filo, la princo Filipo de Burbono kaj Grekio, laŭ li pro deziro "de renoviĝo, pliboniĝo, de korektado de eraroj". Filipo, princo de Asturio, estos nomumita baldaŭ nova monarko de Hispanio sub la nomo de Filipo la 6-a.
Johano Karlo la 1-a, kronita, kiam li estis 37-aĝa la 22-an de novembro 1975 post la morto de la diktatoro Francisco Franco, famiĝis per la transiro de Hispanio al demokratio. Tamen, dum la pasintaj jaroj lia famo estis skuata pro pluraj malsanoj kaj skandaloj, ĉefe pro la polica esploro al sia bofilo Iñaki Urdangarin (hispane) pro koruptado.
La reĝo anoncis sian abdikon dum mallonga televida apero. En tiu li parolis pri la "Longa kaj profunda ekonomia krizo", dum kiu suferas Hispanio kaj malplialtiĝis lia famo.
Mi decidis fini mian reĝadon kaj abdiki la kronon de Hispanio. [...] Tiuj ĉi malfacilaj jaroj permesis al ni fari bilancon memkritikan de niaj eraroj kaj de niaj limoj kiel socio. Ĉio ĉi vekis en ni elanon de renoviĝo, de superado, de korektado de eraroj kaj malfermo de vojo al estonteco multe pli bona. | — Reĝo Johano Karlo la 1-a.
|
Ankaŭ li aldonis alvokon por "pasigi antaŭen generacion pli junan, kun novaj energioj, decidatan entrepreni kun volo la tranformiĝojn kaj reformojn".
La princo de Asturio, 46-aĝa, kiu kune al la princino Letizia, kiu iĝos la unua reĝino de Hispanio el pleba deveno, sukcesis teni sin for de la skandaloj kaj atingis kreskiĝon de sia famo, dum tiu de sia patro malkreskiĝis.
Mia filo Filipo, heredanto de la krono, reprezentas la stabilecon, kiu estas signo de identeco de la mornarkia institucio. | — Johano Karlo la 1-a
|
Rilataj novaĵoj
Fontoj
- (es) AFP «Rey Juan Carlos de España abdica y cede el poder a su hijo Felipe» – Elpaís.com.co, 02-06-2014 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |