Reĝo Johano Karlo la 1-a abdikas favore al sia filo Filipo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 2-a de junio 2014

La venonta reĝo de Hispanio kaj Vladimir Putin.
Fonto: Kremlin.ru

Reĝo Johano Karlo la 1-a, 76-aĝa, kies bildo malpliboniĝis dum la pasintaj jaroj pro skandaloj, anoncis ĉi-lunde sian abdikon favore al sia filo, la princo Filipo de Burbono kaj Grekio, laŭ li pro deziro "de renoviĝo, pliboniĝo, de korektado de eraroj". Filipo, princo de Asturio, estos nomumita baldaŭ nova monarko de Hispanio sub la nomo de Filipo la 6-a.

Johano Karlo la 1-a, kronita, kiam li estis 37-aĝa la 22-an de novembro 1975 post la morto de la diktatoro Francisco Franco, famiĝis per la transiro de Hispanio al demokratio. Tamen, dum la pasintaj jaroj lia famo estis skuata pro pluraj malsanoj kaj skandaloj, ĉefe pro la polica esploro al sia bofilo Iñaki Urdangarin (hispane) pro koruptado.

La reĝo anoncis sian abdikon dum mallonga televida apero. En tiu li parolis pri la "Longa kaj profunda ekonomia krizo", dum kiu suferas Hispanio kaj malplialtiĝis lia famo.

Mi decidis fini mian reĝadon kaj abdiki la kronon de Hispanio. [...] Tiuj ĉi malfacilaj jaroj permesis al ni fari bilancon memkritikan de niaj eraroj kaj de niaj limoj kiel socio. Ĉio ĉi vekis en ni elanon de renoviĝo, de superado, de korektado de eraroj kaj malfermo de vojo al estonteco multe pli bona.
Reĝo Johano Karlo la 1-a.

Ankaŭ li aldonis alvokon por "pasigi antaŭen generacion pli junan, kun novaj energioj, decidatan entrepreni kun volo la tranformiĝojn kaj reformojn".

La princo de Asturio, 46-aĝa, kiu kune al la princino Letizia, kiu iĝos la unua reĝino de Hispanio el pleba deveno, sukcesis teni sin for de la skandaloj kaj atingis kreskiĝon de sia famo, dum tiu de sia patro malkreskiĝis.

Mia filo Filipo, heredanto de la krono, reprezentas la stabilecon, kiu estas signo de identeco de la mornarkia institucio.
Johano Karlo la 1-a

Rilataj novaĵoj

Fontoj