Putin ordonis fermi ĉion en Rusio por unu semajno

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 28-a de marto 2020

Vladimir Putin alparolas la nacion.

La 25-an de marto la prezidanto de Rusio Vladimir Putin alparolis la nacion per televido kaj anoncis nelaboran semajnon de la 28-a de marto ĝis la 5-a de aprilo pro la pandemio de COVID-19. Ĉiuj vendejoj, distrejoj, ripozejoj kaj servoj estos en tiu periodo fermitaj, krom nutraĵvendejoj, apotekoj kaj vendejoj de plejaj necesaĵoj. Manĝoliveraj servoj kiel Yandex Manĝaĵoj kaj Delivery Club rajtas funkcii.

Estis anoncitaj ankaŭ pluraj aliaj decidoj, celantaj helpi al loĝantaro kaj kompanioj, trafitaj de la sekvoj de la pandemio de COVID-19. Interalie oni malaltigis kelkajn impostojn kaj prokrastis ilian pagon, ordonis kreditajn feriojn por certaj kategorioj, donis pliajn subvenciojn al senlaboruloj, patrinoj, malriĉuloj kaj aliaj. Krome la referendumo pri la amendoj al la Konstitucio, planita por la 22-a de aprilo, estos prokrastita. Ĉiuj lernejoj estas fermitaj.

Malplena parkumejo ĉe la aĉetcentro Goodwin. Tjumeno, Rusio.

Tamen 14 famaj rusiaj ekonomikistoj publikigis malferman leteron, en kiu ili asertas, ke nelabora semajno estas ne nur senefika, sed eĉ malbona ideo por kontraŭstari la pandemion, ĉar tio ripetas la eraron faritan en Italio. Ili alvokas la prezidanton lanĉi striktan kvarantenon kaj grandskalan financan subtenon de la loĝantaro kaj kompanioj. Ili proponas investi tiucele 5 ĝis 10 trilionojn da rubloj (64,3 ĝis 128,6 miliardojn da dolaroj). Krome ili konsideras necesa amasan testadon je la kronviruso, nuligon de la sankcioj pri liverado de manĝaĵoj el Eŭropa Unio kaj subtenon de la medicinistoj. Ili rimarkigas ke la Fonduso de Nacia Bonfarto enhavas 123,4 miliardojn da dolaroj, do necesa sumo disponeblas.

Kelkaj regionoj starigis siajn, pli striktajn limigojn. Respubliko Karelio, kie ĝis nun mankas konfirmitaj infektiĝoj, haltigis ĉian publikan transporton por la periodo de la 29-a de marto ĝis la 4-a de aprilo. La flughaveno de Grozno (Ĉeĉenio) ne akceptas loĝantojn de aliaj regionoj. En Moskvo, Moskva provinco, Tjumena provinco kaj kelkaj aliaj regionoj oni nuligis senpagan veturadon en publika transporto por homoj pli ol 65-jaraĝaj (aĝo de emeretiĝo en Rusio).

La aĉetcentro Goodwin fermita. Tjumeno, Rusio.

La guberniestro de Krasnodara regiono, fama feriada zono, konstatis ke tuj post la prezidanta anonco pri nelabora semajno draste kreskis nombro de mendoj de hotelĉambroj en la urbo Soĉio kaj apudaj ripozejoj. Evidente temas pri homoj, kiuj konsideras tiun semajnon kiel plian ferion. Li ordonis haltigi ĉiujn enhoteliĝojn en tiu periodo kaj ne plu akcepti la mendojn.

Inter infektitoj aperis famuloj, inkluzive de verkisto Boris Akunin kaj kantisto Lev Leŝĉenko.

Rusio fermis siajn landlimojn, sed akceptas revenantajn civitanojn. Ekde la 19-a de marto ĉiuj revenintoj devas pasigi du semajnojn hejme kadre de memizolado, tamen ne ĉiuj observas tiun regulon. En Saĥalena provinco fakuloj vestitaj en kontraŭkemiaj protektaĵoj eniris kunsidon, kiun partoprenis la guberniestro, kaj forkondukis viron, kiu antaŭnelonge revenis el afervojaĝo al Japanio kaj ne izolis sin mem.

Dum en Moskvo mortis la kvara paciento — 56-jara virino, kies unu pulmo estis antaŭe forigita pro onkologia malsano. Ŝin sekvis la kvina — 57-jara viro en Orenburga provinco. Sume en Rusio estas registritaj jam 1264 infektiĝoj en 62 regionoj, sed plejparte en Moskvo. En la lastaj 24 horoj estis registritaj pliaj 228 infektiĝoj. 45 homoj resaniĝis. Kvar el kvin mortoj okazis en la ĉefurbo. 20% de la infektiĝoj okazis ene de Rusio. 72% de la infektitoj havas simpomojn de la akuta spirsistema infekto, 18% ne havas ilin, 10% estas diagnozitaj pri pneŭmonio.

Fontoj