Prokurorino Kari Morrissey: Alec Baldwin mensogas

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 9-a de aprilo 2024

Alek Boldŭin en 2018
Alek Boldŭin en 2018


La 21-an de oktobro 2021 dum filmado de «Rusto» okazis eksterordinara akcidento: usona kinoaktoro kaj reĝisoro Alek Boldŭin mortpafis kameraistinon Halina Hatĉins kaj vundis reĝisoron Ĵoel Souza. La 8-an de aprilo aperis informo pri proceso, okazonta en julio de 2024 en Santa Fe (Nov-Meksiko, Usono).

Laŭ publikigita 32-paĝa dosiero, prokurorino Kari Morrissi akuzos Alek Boldŭinn pri perdo de sinrego dum la filmado, senhonta mensogado kaj plurfoja ŝanĝo de depozicioj. Ŝi argumentis ke Boldŭinn kriis kaj malbenis al si mem kaj al aliaj aktoroj kaj laborantoj, sen iuj ajn kaŭzoj. Lia konduto kontribuis al la fiasko de sekureco.

Laŭ opinio de Kari Morrissi, «Rigardi la konduton de s-ro Boldŭinn dum filmado de 'Rusto' signifas vidi viron kiu havas absolute neniun kontrolon super propraj emocioj kaj absolute neniun zorgon pri influo de sia konduto al homoj ĉirkaŭantaj lin». Ŝi aparte diris: «Ĉeestantoj atestis, ke ĉi tiu konduto kontribuis al sekurecaj kompromisoj ĉe la filmejo».

Kari Morrissi ankaŭ argumentis ke post la pafo, Boldŭinn komencis konstrui malveran rakonton kiu transmetis respondecon al aliuloj. La aktoro asertis, ke li ne premis la ellasilon de la pafilo — la prokurorino opinias la aserton «absurda».

Kari Morrissi notis ke Boldŭinn ne faris tiun aserton ek de komenco, sed pli ol monaton poste en intervjuo por televida kompanio ABC. En la intervjuo Alek Boldŭinn ankaŭ diris ke li direktis la pafilon al Hatĉins nur post kiam ŝi ordonis al li tion fari. Ankaŭ tiu ĉi aserto mankas en lia policia intervjuo.

Ĉiufoje kiam sinjoro Alek Boldŭinn parolis, el lia buŝo aperis malsama versio de la okazaĵoj, kaj liaj pli postaj deklaroj kontraŭis liajn antaŭajn deklarojn.
Kari Morrissi

La prokurorino afiŝis ke Alek Boldŭinn kulpigis Hatĉins-on pri ŝia morto.

Kari Morrissi estis submetita al la proceso en marto de 2023 kaj anstataŭigis distriktan prokuroron Mary Carmack-Altwies, kiu multfoje misis. Mary Carmack-Altwies oficiale akuzis Alek Boldŭinn-on pri la mortigo.

Fontoj[redakti]