Pro eksplodo de naftotubo en centro de Meksiko mortis 28 homoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 21-a de decembro 2010

Dimanĉe eksplodo de naftotubo kaj ekbrulo de nafto en San Martín Texmelucan en centro de Meksiko kaŭzis morton de almenaŭ 28 personoj kaj vundiĝon de ankoraŭ almenaŭ 52. 13 el la pereintoj estis infanoj. Difektitas pli ol 100 hejmoj, almenaŭ 30 detruitas. La eksplodo efikis je proksimume 5-kilometra (3-mejla) radiuso.

Carlos Hipolito, kiu fuĝis de la loko kun proksimume 60 parencoj, nomis la okazaĵon por Milenio Television "katastrofo". 58-jara Jose Luis Chavez, loĝanta dek kvartalojn for de la loko de la eksplodo, klarigis, ke li aŭdis almenaŭ du laŭtajn eksplodojn kaj atestis flamojn pli ol 10 metroj (30 futoj) altajn.

Oni pensas, ke tion okazigis provo de bandaĉo ŝteli nafton ĉe tiea pumpejo apartenanta al «Petróleos Mexicanos» («Pemex»). Valentin Meneses, sekretario pri internaj aferoj de Puebla, diris: "Ili perdis la regadon pro la alta premo je kiu la brulaĵo eliĝas el la tubo."

"Pemex" klarigis, ke ŝtelado de nafto el la tuboj perdigas al ĝi centoj da milionoj da dolaroj en ĉiu jaro. Juan José Suárez, la estro de la societo, asertis, ke apud la loko de eksplodo kontraŭleĝaj enkonektoj okazis 60-foje, kaj en la tuta lando 550-foje.}}

Esprimante kondolencon al la familioj de la pereintoj, la Meksika prezidanto Felipe Calderón asertis, ke la federacia registaro estas komenconta esploron por determini kaj kapti la krimulojn.

Fontoj