Prezidanto de Kirgizio eksiĝis post amasaj protestoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Sooronbaj Ĵeenbekov, prezidanto de Kirgizio.

Vendredo, la 16-a de oktobro 2020


La 15-an de oktobro prezidanto de Kirgizio Sooronbaj Ĵeenbekov anoncis sian eksiĝon. Li diris ke ne deziras eniri la historion kiel prezidanto kiu pafis kontraŭ sia popolo.

Paca foriro

La prezidanto alparolis la nacion kun jenaj vortoj:

Karaj sampatrujanoj!
Socio-politika situacio en la ĉefurbo de nia lando — Biŝkeko restas streĉa.
Hieraŭ Ĵogorku Keneŝ [parlamento] aprobis konsiston de la registaro, mi subskribis ordonojn de la prezidanto de Kirgiza Respubliko pri respektivaj nomumoj. Sed tio ne forigis la streĉitecon.
Bedaŭrinde la agreso ne kvietiĝas, postulado de mia tuja eksiĝo daŭras.
La kuranta situacio proksimas al duflanka konflikto.
De unu flanko — la protestantoj, de la alia — ordogardaj institucioj. Militistoj kaj ordogardaj organoj devos apliki armilojn por defendo de la ŝtata rezidejo. Tiukaze verŝiĝos sango, tio neeviteblas. Mi alvokas ambaŭ flankojn ne reagi al la provokoj.
Karaj miaj sampatrujanoj!
Por mi paco en Kirgizio, tuteco de la lando, unueco de nia popolo kaj trankvileco en la socio estas la unuarangaj aferoj. Ekzistas nenio pli kara al mi ol la vivo de ĉiu mia sampatrujano.
Mi ne teniĝas je la potenco. Mi ne volas resti en la historio de Kirgizio kiel prezidanto, verŝinta sangon kaj pafinta kontraŭ propraj civitanoj.
Pro tio mi decidis eksiĝi.
Mi alvokas [Sadir] Ĵaparov kaj aliajn politikistojn forkonduki siajn subtenantojn el la ĉefurbo de la lando kaj redoni pacan vivon al la biŝkekanoj.
Neniu potenco valoras tutecon de nia lando kaj konsenton en la socio.
Gardu nin ĉiujn la Plejaltulo, estu paco kaj trankvilo sur nia tero!

Sooronbaj Ĵeenbekov, prezidanto de Kirgizio.

Hodiaŭ la prezidanto faris adiaŭan paroladon antaŭ parlamentanoj. Li agnoskis ke en lia laboro haveblis ne nur sukcesoj, sed ankaŭ mankoj, dankis ĉiujn ĉefajn partnerojn de Kirgizio pro ties subteno kaj deziris sukceson al la nova registaro. La parlamentanoj adiaŭis lin per aplaŭdoj.

Rimarkindas ke la prezidanto estis elektita ekzakte antaŭ tri jaroj, la 15-an de oktobro 2017 kaj ke ĉiuj kvin prezidantoj de Kirgizio eksiĝis je la aĝo 61 jaroj.

Li faris tion sub premo de amasaj manifestacioj, kies partoprenantoj postulis lian eksiĝon post kiam la 5-an de oktobro estis anoncitaj anticipaj rezultoj de parlamenta baloto, kiun opozicio nomis falsita. La protestantoj sturmokupis kaj disrabis plurajn registarajn oficejojn kaj liberigis kelkajn politikistojn, kondamnitajn pro diversaj krimoj.

Transiro de la poteno

Laŭ konstitucio la prezidentajn devojn devintus transpreni prezidanto de la parlamento Kanatbek Isajev, kion oponis la opozicio. Post kiam ankaŭ li eksiĝis, la posteno transiris al nova ĉefministro Sadir Ĵaparov. Tio estas la unua fojo en historio de Kirgizio, ke postenojn de la prezidanto, ĉefministro kaj parlamentestro okupas la sama persono. Juristoj atentigis ke ĝis la 19-a de oktobro en la lando funkcios reĝimo de ekstrema situacio, kio interalie malpermesas ajnajn gravajn ŝanĝojn en la funkciado de la ŝtataj institucioj, sed hodiaŭ la parlamento nuligis respektivan ordonon.

La prezidanto eksiĝis malgraŭ interkonsento kiun li atingis antaŭe kun la opozicio pri aranĝo de novaj balotoj kaj transiro de la potenco. Rusio, Kazaĥio, Usono kaj Europa Unio subtenis lin kiel laŭleĝan prezidanton kaj tiun interkonsenton kiel eblecon solvi la konflikton kadre de juraj proceduroj. La 9-an de oktobro li eksigis la registaron kaj ties ĉefministron Kubatbek Boronov kaj nomumis je la ĉefministra posteno opozician gvidanton Sadir Ĵaparov. Sed la opozicio plu manifestaciis en la ĉefurbo, inkluzive apud la prezidenta sidejo, arde postulante lian tujan eksiĝon.

La 16-an de oktobro ĉefministro Sadir Ĵaparov, plenumanta la devojn de la prezidanto, subskribis ordonon, kiu garantias al la eks-prezidanto ĉiujn laŭleĝajn privilegiojn, inkluzive regulajn pagojn, sanservon, juran imunecon, ŝtatan gardistaron kaj protektadon de liaj honoro kaj digno.

Ripeta parlamenta baloto devos okazi la 20-an de decembro kaj tiu prezidenta — la 17-an de januaro.

Nova prezidanto

Sadir Ĵaparov havas 51 jarojn kaj jam dufoje estis elektita kiel parlamentano. En aŭgusto 2017 li estis kondamnita al 11,5 jaroj de severa malliberigo pro komplico je ostaĝigo. Temas pri konflikto okazinta en 2013, kiam li partoprenis manifestacion en la urbo Karakol, postulante ŝtatigon de orminejo Kumtor, post kio estis ostaĝigita loka guberniestro Emilbek Kaptagajev. Nokte al la 6-a de oktobro Ĵaparov estis liberigita kune kun eks-prezidanto Almazbek Atambajev, kondamnita al 11-jara malliberigo pro korupto kaj aliaj krimoj kaj eks-ĉefministro Sapar Isakov, kondamnita al 15 jaroj pro korupto. Poste Almazbek Atambajev kaj liaj proksimuloj estis arestitaj denove.

Politika kaj ekonomia fono

Kirgizio estas malriĉa lando, kies ekonomio forte dependas de monsendoj de kirgizaj labormigrantoj, ĉefe el Rusio kaj Kazaĥio. Pro limigoj kaŭzitaj de la pandemio de KOVIM-19 tiu monfluo grave reduktiĝis kaj la nacia ekonomio ŝrumpis, miloj da entreprenoj bankrotis dum sanservo alfrontas ekstreman ŝarĝon pro abundo de malsanuloj kaj malsufiĉo de kuracrimedoj. Dume eksterlanda helpo ne sufiĉas, venas malrapide kaj grandparte estas ŝtelata surloke. Rusio jam anoncis haltigon de financa helpo al Kirgizio ĝis apero de stabila registaro en la lando.

Tio estas jam la tria "revolucio" en historio de Kirgizio. En 2005 okazis la tulipa revolucio, sekve de kiu Askar Akajev, akuzita pri korupto kaj aŭtoritatismo, estis forpelita kaj la prezidentan postenon okupis Kurmanbek Bakijev. En 2010 okazis la "aprila revolucio", dum kiu Kurmanbek Bakijev, akuzita pri korupto kaj aŭtoritatismo, estis forpelita kaj la prezidentan postenon provizore okupis Roza Otunbajeva ĝis en 2011 estis elektita Almazbek Atambajev. En 2017 li malgajnis la baloton kaj en 2019 estis arestita kaj kondamnita al 11 jaroj de enprizonigo pro korupto kaj aŭtoritatismo.

Kirgizoj neniam havis propran ŝtaton kaj ne komplete formiĝis kiel nacio. La politikan kaj socian vivon en Kirgizio grandparte determinas lukto inter nordaj kaj sudaj klanoj, kies reprezentantoj klopodas forpeli konkurantojn de la plej altaj postenoj por kontroli la potencon kaj ekonomion. La unua prezidanto Askar Akajev estis nordulo, la frpelinta lin Kurmanbek Bakijev — sudano, kiun eksigis nordulo Almazbek Atambajev, poste enprizonigita de sudano Sooronbaj Ĵeenbekov, nun elpostenigita de nordulo Sadir Ĵaparov.

Fontoj