Bataloj okazis ĉe limo de Taĝikio kaj Kirgizio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Taĝikaj soldatoj.

Vendredo, la 30-a de aprilo 2021


La 29-an de aprilo matene okazis konfrontiĝoj ĉe limo de Taĝikio kaj Kirgizio, kiuj transformiĝis je batalado kun uzo de pezaj armiloj. Nokte oni interkonsentis ĉesigi la pafadon kaj fortiri trupojn de la limo. Oni raportas pri almenaŭ ses pereintoj kaj 100 vunditoj.

Batalo pri akvo[redakti]

Konfrontiĝo inter loĝantoj de ĉelimaj areoj en Sugda (Taĝikio) kaj Batkena provincoj (Kirgizio), situantaj apud la akvodistribuejo Golovnoj (La Ĉefa), en la vilaĝo Kok-Taŝ daŭris jam kelkajn tagojn. Ĝin provokis riparado de la akvodistribuejo, kiun la taĝika flanko konsideras la sia, sed okupita de Kirgizio. Taĝikio referencas al mapoj de 1924–1939 kaj 1989 kaj surbaze de ili asertas ke Golovnoje apartenas al Taĝikio kaj ekde ĝia konstruado en 1968 estis uzata por irigaciado de ĉelimaj areoj en Taĝikio, Kirgizio kaj Uzbekio. Ĝi situas ĉe elfluejo de la Tortkula akvorezervejo, nutrata de la rivero Isfara. Apude troviĝas kirgiza vilaĝo Kok-Taŝ kaj taĝika vilaĝo Ĥoĝai-Alo. Taĝikoj postulis fari riparadon kune por esti certaj ke ne okazos limigo de akvoprovizado al taĝikaj areoj.

La 28-an de aprilo en vilaĝoj Ak-Tatir, Aksaj kaj Samarkandek de Batkena provinco estis enkondukita reĝimo de ekstrema situacio. Por solvi la konflikton en tendo sur neŭtrala teritorio ĉeeste de militistoj renkontiĝis provinciestroj Omurbek Suvanalijev kaj Raĝabboj Aĥmadzoda. Taĝikoj ektimis, ke kirgizoj povos limigi akvoprovizadon kaj provis starigi sur elektrolanternoj apud Golovnoj gratkameraojn, sed estis priĵetitaj per ŝtonoj fare de kirgizoj. La konfrontiĝon partoprenis ĝis 150 homoj, unu el kiuj estis vundita ĉe vizaĝo. La provinciestroj raportis pri progreso post intertraktoj kaj haltigo de la konstruaj laboroj, tamen vespere laŭ vortoj de Omurbek Suvanalijev «io okazis malĝuste kaj komenciĝis batalado».

Kirgizaj soldatoj.

La unua interpafado estis registrita je 04-40 matene (UTC+6:00). Kirgizoj asertas ke taĝikaj vilaĝanoj pafis el ĉasfusiloj kontraŭ aŭtoj ĉe ŝoseo — Isfana (Kirgizio), kaj poste pripafis kirgizan trupon lokitan en vilaĝo Kok-Taŝ. Taĝika flanko akuzis kirgizojn kiel provokintojn kaj diras ke kirgizaj trupoj pafis kontraŭ taĝikaj limgardistoj ĉe akvodistribuejo Golovnoj, celante okupi ĝin. Tagmeze batalis jam militistoj, uzintaj aŭtomatajn pafilojn, bombokanonojn kaj kirasaŭtojn. La batalado daŭris ses horojn, ambaŭflanke al la batalejo venis pezaj batalveturiloj, inkluzive tankojn. La militado okazis ankaŭ en Lejleka distrikto (Kirgizio).

Oni raportis ke ĉirkaŭ la 5-a vespere en Kirgizio estis pripafitaj limgardejoj Kapĉigaj (Капчыгай), Min-Bulak (Мин-Булак), Dostuk (Достук) kaj limkontrolejoj Koĵogar (Кожогар) kaj Bulak-Baŝi (Булак-Баши). Pro bombokanona pafado limgardejo Dostuk ekbrulis. Responde al tio speciala taĉmento Boru de kirgizaj limgardistoj okupis taĝikan limgardejon Ĥoĝai-Alo (Ходжа Аълло).

Taĝikio kaj Kirgizio estas membroj de la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco, en kiu anas ankaŭ Rusio, Belorusio, Kazaĥio kaj Armenio. Membroj de la organizaĵo devas defendi unu la alian kaze de neprovokita ekstera agreso. Ĉefministroj de ambaŭ landoj renkontiĝis en Kazano (Rusio) kaj priparolis la situacion, decidinte ke la konflikto devos esti solvita pace kaj ambaŭ landoj devas resti bonaj najbaroj. Oni interkonsentis fini la pafadon ekde la 8-a vespere kaj fortiri trupojn kaj militteknikaĵojn al antaŭaj lokoj.

Ni kun taĝikaj fratoj ĉiam trovos komunan lingvon kaj ĉiujn demandojn solvos nur kun konservado kaj konsiderado de interesoj de bona najbarado kaj konsento en nia antikva tero. Nun danĝeraj estas homoj, kiuj provas flamigi la konflikton de interne. Mi alvokas ĉiujn internepolitikajn fortojn al modereco en tiom nefacila por la lando momento.
Sadir Ĵaparov, prezidanto de Kirgizio.
Mapo de Taĝikio kaj apudaj landoj.

Oni diras ke al la fino de la batalado kontribuis Rusio, kiu rapide kontaktis estraron de ambaŭ landoj kaj sugestis komenci rektan dialogon. Rusio kaj Kazaĥio esprimis pretecon kundividi sian sperton pri solvado de ĉelimaj disputoj. Nun 90% de la rusio-kazaĥa limo, 7000 km longa, estas demarkaciitaj; kelkfoje oni interŝanĝis tiucele terenojn.

Kirgizio evakuis el ĉelima zono 2 726 civitanojn. Pereis almenaŭ ses kaj estis vunditaj pli ol 100 homoj. Kirgizio raportis pri tri pereintoj kaj 84 vunditoj, Taĝikio — pri tri pereintoj kaj 31 vunditoj. Laŭ aliaj fontoj temas pri pli ol 20 pereintoj kaj 200 vunditoj. Taĝika retejo informis ke en la urboj Isfara kaj Boboĝon (Gafura distrikto, Sugda provinco) pereis 10 kaj estis vunditaj pli ol 90 civitanoj de Taĝikio. Inter la vunditoj estas Baĥovaddin Baĥodurzoda, urbestro de Isfara, pafvundita ĉe la ŝultro.

Estis bruligitaj 21 domoj, lernejo, 10 benzinstacioj, du manĝejoj, ok vendejoj, limgardejo kaj aliaj konstruaĵoj. Oni evakuis 13 500 homojn el Lejleka distrikto kaj 7 093 el Batkena distrikto. La evakuitoj estas lokitaj ĉefe en lernejon en la urbo Batkeno kaj apudaj setlejoj

Hodiaŭ aktiva batalado ĉesis, kvankam lokaj konfrontiĝoj plu okazas diversloke. Ambaŭ flankoj akuzas unu la alian pri provokoj. Kirgiza flanko raportis ke en vilaĝo Arka taĝikoj per buldozoj detruis kelkajn domojn de kirgizaj familioj, sed poste foriris.

Historio de la konflikto[redakti]

Taĝikaj enklavoj en Kirgizio.

Post disfalo de Sovetunio en 1991, ĉirkaŭ 70 lokoj ĉe la limo de Taĝikio kaj Kirgizio restis nemarkaciitaj, kio regule kaŭzis konfrontiĝojn. En 2002 estis establita interŝtata demarkacia komisiono, sed fine de la 2000-aj ĝia laboro haltis pro manko de jura bazo por difini apartenon de la terenoj. Sume estis demarkaciitaj 519 el 970,8 km. Ekde 2010 okazis pli ol 150 incidentoj, inkluzive pli ol 30 en 2014, kiam pereis kelkaj homoj. Oni interkonsentis pri malpermeso de la konstruado en la diskutataj areoj, sed ambaŭ flankoj regule akuzas unu la alian pri ĝia rompo. La ĉefa problemo okazas pro malsama jura bazo, ĉar Taĝikio referencas al mapoj de 1924–1939 dum Kirgizio sin bazas sur mapoj de 1958–1959. Ambaŭ landoj estas malriĉaj je akvo, do aparteno de akvoriĉaj areoj estas grava afero, kaŭzanta plejparton de la konfrontiĝoj.

En marto 2019 dum konflikto, kaŭzita de konstruado de ŝoseo ĉirkaŭ la ĉelima vilaĝo Aksaj pereis du taĝikoj. La 22-an de julio en konfrontiĝoj de loĝantoj de vilaĝoj Aksaj kaj Voruĥ pereis unu homoj kaj ĉirkaŭ 30 estis vunditaj. Voruĥ estas taĝika enklavo, kie loĝas ĉirkaŭ 30 mil taĝikoj, ĉirkaŭitaj de la teritorio de Kirgizio. La 17-an de septembro pereis tri taĝikoj kaj unu kirgizo.

Fontoj[redakti]