Pompeo vizitas Saudan Arabujon, renkontiĝas kun la kronprinco sekve de atakoj kontraŭ petrolinstalaĵoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 19-a de septembro 2019

Pompeo kaj Salman (la 14-an de januaro)

La usona ŝtatministro Mike Pompeo renkontiĝis merkredon la 18-an de septembro kun la saud-araba kronprinco Mohamed bin Salman en Ĝido (Sauda Arabio), insistante ke Irano kulpas pri la atakoj, okazintaj sabate, kontraŭ saud-arabaj petrolinstalaĵoj.

La saud-araba televido montris Pompeon alvenantan malfrue posttagmeze, antaŭ ol li renkontiĝis kun la kronprinco. "Irano estigis la atakojn, ne la jemenaj huthioj", diris la ministro, kiu estis alflugonta pli malfrue la saman tagon al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj por kunveni kun la UAE-a kronprinco Mohamed bin Zajid.

Pli frue, la proparolanto de la saud-araba ministerio pri defendo kolonelo Turki al-Maliki diris al ĵurnalistoj dum gazetara konferenco ke 18 senpilotaj aviadiloj kaj sep krozmisiloj trafis la du saud-arabajn petrolinstalaĵojn. Tri pliaj misiloj maltrafis siajn celojn, li diris, montrante iliajn bildojn.

"Tiu ĉi atako venis ne el Jemeno, malgraŭ la klopodoj de Irano ŝajnigi tion", diris al-Maliki. "Ĝia kunlaborado kun ĝia prokuristo en tiu regiono, por krei tiun ĉi falsan rakonton, estas klara. Due, la atako estis lanĉita el la nordo, kaj ĝi estis nediskuteble direktita de Irano."

Tiom li diris, sed ĉesis antaŭ ol diri ke la misiloj estis lanĉitaj el la irana territorio, kvankam li akuzis Teheranon pri la estigo de la atakoj.

S-ro Maliki ankaŭ diris ke Rijado invitis la esploristojn de la Unuiĝintaj Nacioj por ekzameni la pruvon de la akuzoj. La saud-arabaj amaskomunikiloj raportis ke la rusia prezidanto Vladimir Putin diris al la kronprinco Mohamed ke li subtenas "kompletan kaj senpartian esploradon".

La irana prezidanto Hasan Ruhani neis ke Teherano okazigis la atakojn. Li diris al ĵurnalistoj en Ankaro (Turkio) malfrue mardon ke la jemenaj huthioj lanĉis la atakon "por sindefendo", respondinte al la "ĉiutagaj saud-arabaj atakoj kontraŭ sia lando".

Fontoj