Diskuto:Pompeo vizitas Saudan Arabujon, renkontiĝas kun la kronprinco sekve de atakoj kontraŭ petrolinstalaĵoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Kiel kutime, Stano, mi dankas al vi por la korektadon. Mi vidis kelkajn aferojn en viaj ŝanĝoj kiujn mi volus diskuti kun vi:

  • "okazintaj sabaton" -> "sabate", sed vidu PMEG 6.1 kaj 12.2.4. Mi pensas ke "sabate" signifas "en la sabatoj, en sabatoj, en ĉiu sabato, en iu sabato, en sabata maniero" (6.1).
  • Vi ŝanĝis "Saud-arabaj petrolinstalaĵoj" por "sud-arabaj petrolinstalaĵoj" ĉu tajperaro?
  • Ĉu oni povas ankaŭ diri "al la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn"? (vi forigis la akusativon) Vidu PMEG 12.2.5.
  • "Maliki ankaŭ diris ke Rijado li invitis la esploristojn" (ne li invitis, sed Rijado, t.e. la irana registaro)
  • "invitis la esploristojn de Unuiĝintaj Nacioj por ekzameni la pruvon de liaj akuzoj." De kies akuzoj? En la tradukita artikolo oni diras parolas pri la aŭtoro de la atako.  Daniel (diskuto) 10:45, 19 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne dankinde kara. Eble mi eraras, sed jen kio gvidis min:

  • Vi ŝanĝis "Saud-arabaj petrolinstalaĵoj" por "sud-arabaj petrolinstalaĵoj" ĉu tajperaro?
La adjektivoj kutime estas skribataj minuskle, inkluzive derivitajn de loknomoj (rusiaj, francaj, usonaj ktp).
  • Ĉu oni povas ankaŭ diri "al la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn"? (vi forigis la akusativon)
Jes, mi pensas ke oni povas uzi tiun formon senprobleme, je necesaj finaĵoj haveblas.
  • "Maliki ankaŭ diris ke Rijado li invitis la esploristojn" (ne li invitis, sed Rijado, t.e. la irana registaro)
Sed Rijado estas la ĉefurbo de Sauda Arabio, ne de Irano. Evidente okazis iu miskompreno.
Mi supozis ke Rijado (do Sauda Arabio) akuzis Iranon pri la atako, do invitis senpartiajn esploristojn de UN. Eble okazis iu miskompreno, do korektu miajn eventualajn erarojn. --RG72 (diskuto) 10:53, 19 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
sud-arabaj petrolinstalaĵoj - mankis "a" do mi korektis la tajperaron
Mi erare skribis "irana registaro" sed mi volis diri "saud-araba registaro". Estis du subjektoj en la frazo, do mi forigis "li" kaj "liaj"
Vi ankaŭ ŝanĝis la vorton "klara" por "klaraj" en la frazo "Ĝia kunlaborado kun ĝia prokuristo en tiu regiono, por krei tiun ĉi falsan rakonton, estas klaraj" sed tio ŝajnas fuŝa, ĉar klara agordiĝas kun la singularo "kunlaborado", ĉu ne? Daniel (diskuto) 11:18, 19 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Vi pravas. RG72