Polico batalis kontraŭ narkotistoj en Rio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 28-a de novembro 2010

Policistoj uzis tankojn por kontraŭbatali narkotistojn en Rio-de-Ĵanejro.

Rio-de-Ĵanejro, Brazilo - Ekde la 21-a de novembro, eksplodas en Rio bataladoj inter policistoj kaj narkotistoj, kiuj protestas kontraŭ la instalo de Policaj Unuoj por Paco (PUP) ĉe la faveloj.

Kreitaj en 2008, la PUP estas policaj trupoj konstante bazataj sur faveloj antaŭe regitaj de bandaĉoj. Ili instaliĝis ĉe 15 faveloj kaj la Internacia Olimpika Komitato konsideras ilin pruvo ke la urbo estos sekura dum la Olimpiaj ludoj de 2016. Rio ankaŭ estos gastiganta urbo de la finalo de Futbala Mondpokalo 2014.

Unue, policestro deklaris ke ondon de perforto faris nur unu narkotista bandaĉo. Poste, polico malkovris ke tiun ofensivon faris du rivalaj bandaĉoj: la Ruĝa Komando ("Comando Vermelho", CV) kaj Amikoj de Amikoj ("Amigos dos Amigos", ADA).

En alarma stato, registaro suspendis policistajn feriojn, kaj sendis multajn policistojn al kvartalo, por helpi lokan policon. Merkrede la 24-a, bandaĉo ekbruligis aŭtobuson ĉe la norda parto de la urbo, kaj forlasis leteron, en kiu ili minacis policon: "se PUP daŭrigos, ne estos Mondpokalo nek Olimpiaj ludoj". Unuaj policaj operacioj kaŭzis la morton de loĝantoj. Unu el la viktimoj estis 14-jarulino Rosângela Barbosa Alves.

Policistoj invadis "Vila Cruzeiro".

Sérgio Cabral, la Gubeniestro de Rio-de-Ĵanejrio, petis Mararmean helpon. La helpo venis, kaj Mararmeaj tankoj estis uzataj en bataloj ĉe norda urboparto. Finfine, post kvin tagoj, la policistoj, helpataj de Bataliono de Specialaj Policaj Operacioj kaj Mararmeaj soldatoj, invadis kaj okupis favelon "Vila Cruzeiro".

Bandaĉomembroj eskapis al najbaraj faveloj, kiuj kune formas la regionon nomitan Kvartalo de la Germano (portugale Complexo do Alemão). Sekretario José Mariano Beltrame diris ke polico staros en favelo. Dum la nokto, estis senditaj 300 federaciaj policistoj, 800 Terarmeaj soldatoj, du helikopteroj, dek tankoj, radioaparatoj kaj okulvitroj por nokta vido. Vendrede, prezidento Luiz Inácio Lula da Silva, vizitante Gujanon, promesis ke li daŭrigos helpi al Rio kontraŭbatali krimulojn.

Hieraŭ, policistoj kiuj provis invadi favelon en "Complexo do Alemão", estis vunditaj. Ankaŭ narkotistoj kaj loĝantoj estis vunditaj, inkluzive de fotografisto de novaĵagentejo Reuters. Hodiaŭ, policistoj okupis la favelon kaj arestis narkotistojn, trovante proksimume 6 tunojn da mariĥuano, kaj deklaris sian venkon.

Ni venkis... ni venkis. Ni aldonis liberecon al popolo de "Alemão".
Mário Sérgio Duarte, policestro

Nombroj

Dum unu semajno, 96 veturiloj estis incendiitaj, 198 bandaĉomembroj estis arestitaj kaj 36 personoj mortis. Policistoj trovis 48 pafarmilojn, 132 dinamitojn kaj 8 mangrenadojn poseditajn de la narkotistoj, dek aŭtomobilojn kaj 240 ŝtelitajn motorciklojn, 150 kilogramoj da kokaino kaj ĉirkaŭ 40 tunojn da mariĥuano.

Fontoj