Pereis 26 homoj kaj 650 vundiĝis pro tertremego en Albanio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 27-a de novembro 2019

La epicentro de la tertremo en nordokcidenta Albanio

Forta tertremo je magnitudo 6,4 frapis la nordokcidentan parton de Albanio mardon, la 26-an de novembro je 03:54. La epicentro estis 12 kilometroj for de la urbeto Mamurras. Oni sentis la tremegon en la ĉefurbo Tirano kaj en tiaj foraj lokoj kiaj Beogrado, Serbio, je 370 kilometroj nordoriente de la epicentro. Almenaŭ 26 homoj pereis pro la tertremo kaj 650 vundiĝis. Tiu ĉi estis la plej granda tertremo en Albanio de kvardek jaroj.

Estiĝis vastaj domaĝoj en la havena urbo Duraso kaj la urbeto Thumanë, kiuj ambaŭ estas proksime de la epicentro, kaj krizostato estis deklarita.

Oni deklaris nacian funebran tagon en Albanio kaj en apuda Kosovo, el kie estis du el la viktimoj, kaj kies loĝantaro estas plejparte albanetna.

Pluraj landoj oferis helpon. Kroata skipo de fakuloj pri serĉado kaj savado inter ruboj, konsistanta el 15 membroj de la Direktorio pri civila protektado kaj krizhelpaj hundoj, estis sendita al Albanio, akompane de du militaj helikopteroj. Grekio estis inter la unuaj landoj, kiuj sendis skipojn de fakuloj pri tertrema serĉado kaj savado, ŝarĝaŭtojn kaj specialajn ilojn. Italio tuj sendis skipon de fakuloj pri urba serĉado kaj savado el la nacia fajrobrigadistaro, konsistanta el pli ol 20 fakuloj pri serĉaj operacoj, medecina helpo kaj inĝenierio. Post nelonge, 200 pluaj trejnitaj volontuloj de la itala civila defendistaro estis elsenditaj. Ankaŭ Kosovo, Rumanio, Serbio, Turkio kaj Makedonio sendis helpon ĉu homan, ĉu ilan, ĉu financan.

Fontoj