Pekino preskaŭ en militstato post eksplodo de KOVIM-19

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 14-a de junio 2020

La merkato Xinfadi. Pekino, Ĉinio.

En distrikto Fengtai de Pekino estis enkondukita preskaŭ militstato post eksplodo de KOVIM-19.

La eksplodo okazis en la plej granda frukto-legoma merkato Xinfadi, kie la 12-an de junio estis konfirmitaj sep infektiĝoj. Sekvinta testado de 517 homoj montris 45 pliajn infektitojn, kiuj ne havis simptomojn. Al ili aldonendas infektito el la merkato en distrikto Haidian. Iuj fakuloj konsideras tion simila al la frua etapo de la epidemio en Uhano. Tiel finiĝis la 55-taga periodo sen lokaj infektiĝoj en la ĉina ĉefurbo.

Chu Junwei, estro de distrikto Fengtai, diris ke la estraro enkondukis limigojn similajn al tiu de militperiodo. 11 kvartaloj ĉirkaŭ la merkato Xinfadi estas komplete fermitaj kaj ĉirkaŭitaj de polico. Tri apudaj bazlernejoj kaj ses infanĝardenoj estas fermitaj. La merkato estas fermita. Oni trovis la viruson en haktabuloj, uzataj en la menciita merkato por dispecigi importitan salmon, pro kio salmo estis ekskludita el menuo de ĉiuj manĝejoj kaj el ĉiuj superbazaroj en Pekino.

Sportaj eventoj kaj turismaj vojaĝoj en Pekino estas nuligitaj, planita reveno de infanoj al infanĝardenoj kaj la unuaj tri klasoj de bazlernejoj prokrastitaj. Oni planas testi ĉiun personon, kiu ekde la 30-a de majo havis "proksiman kontakton" al la merkato Xinfadi. La restoracioj devas postuli de la vizitantoj prezenti ilian sankodon kaj enlasi nur posedantojn de la verda kodo. Krome ili devas postuli de la liverantoj de la vianda sekcio de la merkato Xinfadi kaj de la marmanĝaĵa merkato Jingshen, prezenti rezultojn de iliaj testoj. En distrikto Dongcheng, kiu inkluzivas la placon Tian An Men kaj registaran kvartalon Zhongnanhai, estis testitaj ĉiuj loĝantoj, vizitintaj tiun merkaton en lastaj 14 tagoj.

Ankaŭ en provinco Ljaŭningo estis registritaj du infektiĝoj, supozeble ligitaj al la menciita merkato. Al loĝantoj de la urbo Dalian, situanta en tiu ĉi provinco, la aŭtoritatoj sugestis ne vojaĝi al Pekino.

Fontoj