Partio de Robert Fico gajnis parlamentan baloton el Slovakio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Robert Fico, 2017.

Lundo, la 2-a de oktobro 2023


Partio "Kurso — al sociala demokratio" (slovake mallonge: Smer) gajnis parlamentan baloton el Slovakio, okazintan la 30-an de septembro. Ĝia prezidanto Robert Fico establos novan registaron. Li jam trifoje estis ĉefministro kaj estas konata kiel maldekstra popolisto kaj kritikanto de NATO, Eŭropa Unio, GLAT-komunumo kaj oponanto de armilliverado al Ukrainio.

Lia partio ricevis 22,95% de la voĉoj, sekvis "Progresema Slovakio" kun 17,96% kaj poste "Voĉo — sociala demokratio" kun 14,70%. La parlamenton eniros ankaŭ dekstracentrisma koalicio "Ordinaraj homoj kaj amikoj" (8,90%), konservativisma Kristana-Demokratia Movado (6,82%), liberala kaj eŭroskeptika "Libereco kaj solidareco" (6,32%) kaj la naciisma Slovaka Nacia Partio (5,63%).

Problema infano de Eŭropo[redakti]

Preferoj de voĉdonintoj sur la mapo de Slovakio.

Slovakio ne ludas gravan rolon en eŭropa ekonomio aŭ politiko, tamen la eventuala venko de Robert Fico grave maltrankviligis la regantajn eŭropajn elitojn, ĉar li estas konata kiel politikisto sekvanta koncepton de realecpolitiko, malkaŝe deklarante prioritatojn de naciaj interesoj de sia lando super liberalaj valoroj kaj interesoj de EU kaj NATO. Hungara ĉefministro Viktor Orbán, sekvanta la saman strategion, regule defias ambaŭ organizaĵojn, interalie kontraŭante financan kaj militan helpon al Ukrainio, dirante ke tiu ĉi konflikto ne havas militan solvon, do necesas stimuli intertraktojn, ne pluan bataladon.

En aŭgusto dum antaŭbalota manifestacio Robert Fico jam promesis ke kaze de lia venko li ĉesigos liveradon de armiloj al Kievo, kiu "eĉ ne unu kartoĉon ricevos". Li deklaris ke "la milito en Ukrainio komenciĝis ne antaŭ unu jaro, ĝi komenciĝis en 2014 kiam ukrainaj nazioj kaj faŝistoj komencis murdi rusiajn civitanojn en Donbaso kaj Lugansko". Li ankaŭ esprimis sian admiron je Sovetunio kiu liberigis "ĉeĥajn kaj slovakajn terojn de la Nazia Germanio". Li promesis ke lia partio "estos rememoranta ĉiun tagon, ĉiun horon, ĉiun sekundon la nediskuteblan venkon de la Ruĝa Armeo" kaj diris: "Je dio, ili liberigis nin, ni devas montri iom da estimo!" Li apelaciis ankaŭ al pli universala historia memoro: "Ni devas diri al la tuta mondo ke libereco venis de Oriento, la milito ĉiam venas de la Okcidento".

Kion ni vidas estas peranta milito de Usono kontraŭ Rusio sur la ukraina teritorio. La afero ne rilatas al Rusio kaj demokratio. Ĝi rilatas al Rusio protektanta sian kulturan, nacian identecon kontraŭ tiu ĉi liberala manio de la Okcidento.
Robert Fico

Lerta popolisto[redakti]

Karikaturo pri Robert Fico, 2009.

Tamen pluraj ekspertoj memorigas ke Robert Fico estas nura popolisto, do scias lerte modifi sian konduton laŭe al medio, facile oferante siajn promesojn kaj forgesante siajn dirojn. En 1986 li iĝis membro de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, en 1999 establis propran partion "Kurso — al sociala demokratio" (Smer) kaj jam en 2006 gajnis la baloton. Li malgajnis en 2010 al dekstracentrismaj konkurantoj, sed jam en 2012 denove venkis kaj duan fojon iĝis ĉefministro. En 2016 Robert Fico aktive ekspluatis kontraŭenmigrintan humoron kaj venkis trian fojon.

Li estis devigita eksiĝi en 2018 pro skandalo, kaŭzita de murdo de ĵurnalisto Ján Kuciak kaj lia fianĉino Martina Kušnírová, plenumita de dungita murdisto. La murdito estis esploranta korupton en la reganta slovaka elito, do lia murdo sekvigis amasajn protestojn kaj demisiojn. En 2020 Smer malgajnis la baloton, parto de la membroj splitis kaj formis novan partion "Voĉo — sociala demokratio" subestre de Peter Pellegrini, eksa vic-ĉeministro, okupinta la ĉefministran postenon post demisio de Robert Fico en 2018.

Dum la kronvirusa pandemio Robert Fico aktive oponis la vakcinadon, maskojn kaj kvarantenon, kio denove altigis lian popularecon.

Kio sekvos?[redakti]

Peter Pellegrini en la Eŭropa Parlamento, 2019.

Smer ricevis 42 lokojn el 150 en la nacia parlamento, do ĝi devos krei koalician registaron. La plej oportuna kandidato estus "Voĉo — sociala demokratio", ricevinta 27 lokojn. Se aldoni tradician aliancanon forme de la Slovaka Nacia Partio kun ĝiaj 10 deputitoj, Fico povus ekregi 79 lokojn el 150, do ricevi la parlamentan plimulton.

Estro de la "Progresema Slovakio" Michal Šimečka nomis venkon de sia konkuranto "tre malbona novaĵo por Slovakio" kaj diris ke li pretas lukti por la ĉefministra posteno se Robert Fico malsukcesos krei propran koalicion. Rolon de politika ekvilibrilo ludos "Voĉo — sociala demokratio", kiu estas akceptebla partnero por ambaŭ flankoj. Estro de la partio Peter Pellegrini ne rifuzis eblecon de koalicio kun sia eksa ĉefo.

Malbona novaĵo por Zelenskij[redakti]

Citaĵo de Volodimir Zelenskij en manifestacio. Montrealo, Kanado, la 27-a de februaro 2022.

Esploro de la slovaka NRO GLOBSEC, okazinta en marto, montris ke 51% de la slovakoj opinias ke la precipa respondeco pri la milito en Ukrainio kuŝas sur la Okcidento aŭ Ukrainio. 50% de la slovakoj konsideras precipa risko al sekureco de sia lando Usonon kaj nur 40% kulpigas Rusion pri la milito en Ukrainio. La 2-an de oktobro Slovakio sendis sian ministron pri eksteraj aferoj Miroslav Wlachovský al kunsido de liaj eŭropuniaj kolegoj en Kievo por esprimi pluan subtenon al la ukraina registaro. Sed ne estas garantiite ke nova registaro plenumos promesojn de siaj antaŭuloj.

Ĵurnalisto de The New York Times Roger Cohen atentigas ke ekde nun en tiu ĉi parto de Eŭropo formiĝos bloko el kelkaj landoj, oponantaj la subtenon de Ukrainio. Slovakio aliĝos tiukampe al Hungario kaj Serbio, kaj lastatempe eĉ al Pollando kiu rigore kontraŭas alvenon de ukraina greno al regiona merkato. La regantaj elitoj de tiuj ĉi landoj havas komunajn konservativismajn kaj naciismajn vidpunktojn, kio pli interproksimigas ilin.

Li aldonas ke la subteno de Ukrainio falas ankaŭ en Okcidenta Eŭropo, kie laŭ lasta esploro de German Marshall Fund membriĝon de Ukrainio en Eŭropa Unio subtenas nur 52% francoj kaj 49% germanoj. En Germanio nur 45% de la civitanoj subtenas membriĝon de Ukrainio en NATO. "Pli kaj pli ni aŭdas klaran mesaĝon al s-ro Zelenskij: bonvolu interkonsenti kun Putin" konstatis franca profesoro Jacques Rupnik.

Robert Fico jam diris ke li eksigos estron de polico Štefana Hamrana kaj estron de speciala prokurorejo Daniela Lipšica, ĉar la unua ne trapasis respektivan atestadon kaj la dua estis kondamnita de juĝejo. Li konfirmis ke Slovakio pretos sendi al Ukrainio humanitaran helpon kaj partopreni ĝian rekonstruadon, aldoninte "sed vi konas nian opinion rilate armadon de Ukrainio". Li konkretigis: "Se Smer kreos registarron, sendepende de tio ĉu ni regos la ĉefministran postenon aŭ ne, ni faros ĉion por komenci pacajn intertraktojn laŭeble plej rapide".

Falsaj esperoj[redakti]

La informon pri la venko de Smer antaŭis informoj pri rezultoj de postbalota sondo fare de agentejo Focus, publikigitaj de slovaka televido Markíza, laŭ kiuj venkis "Progresema Slovakio" kun 23,5%.

Robert Fico, kaze de sukceso, anstataŭos la ĉefministron Ľudovít Ódor kaj laboros kun la prezidanto Zuzana Čaputová — dekstracentrisma ekologia aktivulino, kiu gajnis baloton en 2019, sed post pluraj ŝanĝoj de koaliciaj kabinetoj, perdis la popularecon.

Fontoj[redakti]