Oni malpermesas uzi pandojn por diveni rezultojn de la Mondpokalo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 15-a de junio 2014

La plano uzi pandojn en ĉina reservejo por diveni la rezultojn de la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2014, simulante la agojn de la polpo Paŭlo, ricevis malpermeson de la ŝtataj aŭtoritatoj de media protektado, laŭ informo pasintvendrede de la amaskomunikiloj de Ĉinio.

Post publikigo en la ĵurnaloj pri la iniciato de la reservejo Dujiangyan, centre de la lando, la aŭtoritatoj ordonis nuligi ĝin, certigis respondeculoj de la natura parko cititaj de la ĵurnalo South China Morning Post.

Ŝajne, la Ŝtata Buroo pri Arbaroj "zorgas pri tio, ke pandoj estos uzataj kiel promocia propagandilo, nur por amuzi personojn" atentigis ĵurnalisto el Siĉuano, kie lokiĝas la reservejo.

Du idoj de Granda pando ludante.
Fonto: kevinmcgill

Bildoj de junaj pandoj manĝante de kestoj kun flagoj de Brazilo kaj Kroatio, la teamoj, kiuj ludis unue dum la inaŭgura matĉo, estis publikigitaj en la ĉinaj amaskomunikiloj ĉi-semajne, kio signalas, ke la iniciato jam estis komencata, kiam ĝi estis nuligita.

La respondeculoj de la reservejo ankaŭ diris, ke la ideo uzi la ursojn kiel futbalajn orakolojn devenis de la retejo Sohu kaj de la oficiala agentejo Xinhua, sed ne estis agordite, kiel fari tion, kio povus influi en la nuligado de la iniciato.

Bestoj el la tuta mondo estis uzitaj kiel rezult-divenantoj pro la populareco de la Polpo Paŭlo, kiu ekde la akvario germana de Oberhausen "sukcese divenis" la gajninton de la ok matĉoj, kiujn oni petis dum la Futbala Mondpokalo 2010, elektante inter du skatoloj plenaj je manĝaĵoj kun flagoj de la naciaj teamoj.

Paŭlo, kiu forpasis monatojn post la fino de la sudafrika Mondpokalo, komencis esti uzata por diveni rezultojn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie ĝi ekmontris siajn lertojn supernaturajn, kvankam ĝi misis pri la finalo, kiun, "ĝi diris", Germanio atingus, sed ne estis tiel.

Fontoj