Saltu al enhavo

Okazis telefona interparolo de Vladimir Putin kaj Petro Poroŝenko pri la situacio en Ukrainio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 3-a de septembro 2014

Petro Poroŝenko, prezidanto de Ukrainio

La 3-an de septembro okazis telefona interparolo de prezidanto de Rusio Vladimir Putin kaj prezidanto de Ukrainio Petro Poroŝenko. Unue la gazetarservo de la ukraina prezidanto publikigis deklaron, laŭ kiu oni atingis interkonsenton pri pafĉesigo. Sed la gazetarservo de la rusia prezidanto refutis tion. Do poste tiu de Petro Poroŝenko korektis sian deklaron indikante, ke estis atingita interkonsento pri la reĝimo de la pafĉesigo.

Rezulto de la interparolo estas interkonsento pri la reĝimo de la pafĉesigo en Donbaso. Estis atingita la interkompreniĝo rilate paŝojn, kiuj kontribuos al paciĝo.
Gazetara servo de la prezidanto de Ukrainio

La gazetarservo de la rusia prezidanto esprimis sin pli diskrete.

Estis daŭrigita detala priparolo de la milita kaj humanitara krizo en Ukrainio. La ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri kio necesas unuavice fari por plej rapide ĉesigi la sangoverŝadon en sud-oriento de la lando. Vidpunktoj de la prezidantoj de la du landoj rilate eblajn elirvojojn el la kriza situacio grandparte koincidas.
Gazetara servo de la prezidanto de Rusio

Gazetarservisto de Vladimir Putin, Dmitrij Peskov substrekis, ke “interkonsenti pri la pafĉesigo Rusio ne povas fizike, ĉar ĝi ne estas flanko de la konflikto”.

Reprezentanto de la “politika sekcio de la Ministerio pri defendo” de tiel nomata Donecka Popola Respubliko Vladislav Brig diris, ke la ribeluloj ne ĉesigos pafadon “almenaŭ dum en Donbaso estas la punsoldatoj”.

Fontoj

([[Lingvo ruse|ruse]])  «Президент Украины обсудил режим полного прекращения огня с Президентом России» – Prezidanto de Ukrainio, 2014-09-03 (arkivita [ ]) ([[Lingvo ruse|ruse]])  «Телефонный разговор с Президентом Украины Петром Порошенко» – [[Prezidanto de Rusio]], 2014-09-03 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Prezidanto de Rusio]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «Кремль не подтверждает договорённость о прекращении огня» – [[BBC]], 2014-09-03 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de BBC]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «Пресс-служба Порошенко уточнила заявление о прекращении огня» – [[RIA Novosti]], 2014-09-03 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de RIA Novosti]] ([[Lingvo ruse|ruse]])  «Порошенко и Путин договорились о полном прекращении огня в Донбассе» – [[Lenta.ru]], 2014-09-03 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Lenta.ru]]



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q17904929Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo