Nova specio de delfeno malkovrita en Brazilo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 25-a de januaro 2014

Kranio kaj makzelo de Inia araguaiaensis.
Fonto: PLoS ONE

Sciencistoj trovis en la rivero Aragvajo novan specion de rivera delfeno. Ĉi tiu estas la kvina specio dokumentita, kaj la unua de post 1918. La besto trovita estus unu el 1000 delfenoj kiuj supervivas en la rivera baseno malgraŭ la minaco de la akvoelektraj centraloj.

La sciencistoj de la Federala Universitato de Amazono, prenis DNA-on el la delfenoj de la riveroj Aragvajo kaj Tokantinso, kaj vidis ke tiuj estis malsamaj al ceteraj konataj specioj. La Inia araguaiaensis havas malsaman kranio-formon kaj nur 24 dentojn en la makzelo. La spertuloj opinias ke la specio ekaperis antaŭ 2 milionoj da jaroj, kiam la baseno de Araguaia-Tocantins apartiĝis de la cetera rivera sistemo, izolante tiujn delfenojn.

La cetacoj riveraj havas pli longajn muzelojn per kiuj ili kaptas fiŝojn inter la subakvaj radikoj kaj en la koto de la rivero. Ĝiaj korpoj estas pli malgrandaj ol la maraj cetacoj, kaj povas esti diverskoloraj.

Ĉi tiu studo malkaŝis grandan nekonon pri la biodiverseco de la areo, ĉar tiuj mamuloj estas facilvideblaj, kaj la nekonscion pri la granda minaco al tiuj bestoj. Fakte, la sciencistoj petis jam al la Internacia Unio por la Konservo de Naturo enlistigi ĉi-beston en la ruĝa listo.

Fontoj