Nord-Koreio provis mezdistancan misilon lanĉeblan el submarŝipo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 2-a de oktobro 2019

Nord-Koreio ĵus faris tion, kio ŝajnas esti provo de balistika misilo farita por lanĉo el submarŝipo, kio estas grava progreso rilate la armilan programon de Pjongjango, kaj grava provoko, nur kelkajn tagojn antaŭ labor-nivelaj nukleaj intertraktoj kun Usono.

Laŭ la sud-koreia militistaro, "tre versimilas" ke Nord-Koreio provis Bukkeukseong-tipon de balistika misilo lanĉebla el submarŝipo, malfrue merkredon, sur la maro apud la marborda urbo Vonsano en la provinco Kangŭon. Seulo diras ke la misilo flugis ĉirkaŭ 450 kilometrojn, sed atingis altecon de 910 kilometroj, kio signifas ke ĝi estis lanĉita laŭ alta trajektorio kaj ke ĝia flugdistanco povus esti multe pli longa.

Se ĝi flugus laŭ ordinara trajektorio kun la sama ŝarĝo, la plej longa flugdistanco de la misilo estus ĉirkaŭ 1900 kilometroj, laŭ takso de David Wright, altranga sciencisto ĉe la Unuiĝo de maltrankviligitaj sciencistoj (Union of Concerned Scientists).

"Tial la misilo klasifiĝus mezdistance flugkapabla (1000 ĝis 3500 km)", diris Wright.

Ankoraŭ ne klaras ĉu Nord-Koreio lanĉis la misilon el submarŝipo aŭ el submara platformo.

Se tio konfirmiĝos, tio povus esti la unua fojo ekde 2017 ke Nord-Koreio provis misilon kiu povas traflugi pli grandan distancon ol tiu necesa por esti taksita nur "mallongdistance flugkapabla". Ĝia preciza flugdistanco ankoraŭ ne estas konata.

La provoko okazis en plej tikla momento. Frue mardon, la nord-koreia vicministro pri eksteraj aferoj diris ke Pjongjango kaj Vaŝingtono akordiĝis por teni longe prokrastitajn labor-nivelajn intertraktojn la 5-an de oktobro. La du flankoj faros "komencan kontakton" la antaŭan tagon, ŝi diris.

Ne klaras, kiel la nova lanĉo tuŝos la intertraktojn. Nord-Koreio jam faris 11 seriojn da lanĉoj de balistikaj misiloj ekde majo. La usona prezidanto Donald Trump diris ke la antaŭaj lanĉoj ne ĝenas lin, ĉar ilia flugkapablo estis mallonga.

Fontoj