Nepalo: Interbatiĝo ĝenerala en la Asembleo konstitucianta

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Mondo > Eŭrazio > Azio > Suda Azio > Nepalo >

Ĵaŭdo, la 22-a de januaro 2015

Vido super Katmanduo

Marde, la 20-an de januaro 2015, interbatiĝoj diskrakis ene de la Asembleo konstitucianta de Nepalo, dum alproksimiĝas la lima dato, fiksita je ĵaŭdo la 22-a, por trovi konsenton pri la redakto de nova Konstitucio.

La malkonsento koncernas ĉefe aferojn kiel la kondiĉojn de kreado de novaj provincoj. La opozicio deziras favori la komunumojn historie preterlasataj kiel la dalitoj («netuŝebluloj») kaj la malplimulto de la Madhesoj. La aliaj partioj konsideras, ke tia dispartigo minacus la unuecon nacian.

Cetere, marde striko ĝenerala blokadis la landon, kaŭzante la fermadon de fabrikoj, vendejoj kaj lernejoj, samkiel la halton de la publika transporto.

La interbatiĝo

la koncerna interbatiĝo (daŭro: 00:52 )


Fontoj