Mortis redaktanto de Vikipedio kaj Vikinovaĵoj dum la protestoj en Ukrainio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 24-a de februaro 2014


La ĵurnalisto, studanto pri geografio kaj redaktanto de Vikipedio kaj Vikinovaĵoj Ukrainlingvaj, Ihor Kostenko, mortis la pasintan 20-an de februaro dum la protestoj okazintaj en Kievo, Ukrainio.

Kostenko, 20-jaraĝa, estis trafita de 2 kugloj kaj pluraj batoj, kiuj lin mortigis en la strato Instytuska, proksime al la placo de la sendependiĝo de Kievo.

La kunlaboranto de la Vikimediaj projektoj en Ukrainio petis al siaj geavoj diri al sia koramikino, ke "mi amas ŝin" kaze, ke io mise okazus al li. Ihor mortis tiun saman tagon kune kun aliaj kvin personoj, malgraŭ la aŭtoritatoj malagnoskas tion.

La protestoj en tiu lando lasas ĉ. 100 mortintojn sed jam ekvideblas kelkaj rezultoj. La Prezidanto Viktor Janukoviĉ fuĝis el la ĉefurbo dirante, ke en Ukrainio okazas ŝtatrenverso kontraŭ li. La parlamento ordonis novan voĉdonadon kaj Usono deklaris, ke ili ne plu agnoskos al Janukoviĉ kiel la reganto de tiu lando.

La Ukrainlingva Vikipedio montras nigran galonon omaĝe al Ihor, kiu redaktis plurajn elstarajn artikolojn por la enciklopedio.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Muere editor de Wikipedia y Wikinoticias durante manifestaciones en Ucrania, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).