Mondonovaĵoj por la semajno de la 3-a ĝis la 9-a de majo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 9-a de majo 2020


La nombro da mortintoj pro Kovim-19 por ĉiu miliono da homoj

Eŭropo

Iom post iom antaŭeniras la permeso elhejmiĝi en Eŭropo komence de majo. Aŭstrio estis unu el la unuaj landoj kiuj ekpermesis elhejmiĝon ekde la 14-a de aprilo. «Ni sukcese efektivigis tiun ĉi unuan etapon de malfermiĝo», opiniis Rudolf Anschober, la aŭstria ministro pri sano, mardon la 5-an de majo. Oni antaŭvidas malfermiĝon de kafejoj kaj restoracioj la 15-an de majo en Aŭstrio kaj malfermiĝon de lernejoj tri tagojn poste. Lundon, la 4-an de majo, multaj aliaj eŭropaj landoj ekstarigis rimedojn por malpliigi la elhejmiĝan malpermeson. La itala loĝantaro nuntempe rajtas eliri ekzemple por labori, kun aliaj reguloj por aliaj regionoj. En Hispanio, unu el la plej trafitaj landoj, la vivo zorgeme rekomenciĝis. Malgrandaj komercejoj komencis remalfermiĝi. Dekkvino da landoj kiel Belgio, Portugalio, Serbio, Pollando, Grekio, k. a., komencis la elhejmiĝan procedon.

Afriko

Sur la afrika kontinento, Sud-Afriko pagas la plej altan koston pro la pandemio de Kovim-19. Laŭ takso je la 5-a de majo, la viruso infektis 7 220 homojn kaj mortigis 138 en Sud-Afriko. Malgraŭ la pluirado de la epidemio, la registaro permesis ekde la 1-a de majo al pli ol unu kaj duona miliono da homoj rekomenci labori en la industrioj de konstruado, riparado kaj teksado. Se oni rajtas fidi la aŭtoritatojn, ekde kvin semajnoj la koronvirusa pandemio estis bremsita pro baraj rimedoj starigitaj tra la tuta lando. Laŭ la prezidanto Cyril Ramaphosa, multaj kvartaloj estis submetitaj al amasa kontrolado por batali kontraŭ la viruso.

La Monda Organizaĵo pri Sano postulas rigorajn kontrolojn de tradiciaj medikamentoj en Afriko. Laŭ ĝi, gravas ke la produktoj kontraŭ Kovim-19, fabrikataj el afrikaj farmakiaj kuraciloj, trapasu analizojn antaŭ ties amasaj klinikaj provoj. Anonco estis farita lundon, la 4-an de majo, de la loka oficejo de la MOS: «La afrikanoj rajtas uzi medikamentojn kontrolitajn laŭ tiuj normoj aplikeblaj al la medikamentoj fabrikataj por la cetera loĝantaro de la mondo.» Fabrikata en Madagaskaro baze de kreskaĵo artemizio, la medikamento «Covid-Organics» havas «preventan kaj kuracan efikon» laŭ la madagaskara Instituto pri praktika esplorado, kion dubas aliaj sciencistoj. Ĉi tiun kuracilon laŭdis la madagaskara prezidanto Andry Rajoelina kaj aliuloj en okcidenta kaj centra Afriko. Cetere pro siaj malpli ol 2 000 mortintoj, Afriko restas unu el la malplej trafitaj de Kovim-19 kontinentoj, dum la malsano jam pereigis ĉirkaŭ 250 000 homojn tra la mondo.

Mezoriento

Esploristoj de la israela Instituto pri biologia esplorado asertis ke ili trovis ŝlosilan antikorpon por Kovim-19, laŭ komunikaĵo publikigita lundon la 5-an de majo de la israela ministerio pri defendo. Ties nomo estas: monoklona neŭtraliga antikorpo. Kreita en laboratorio, laŭraporte ĝi kapablas «neŭtraligi» la viruson en trafitaj homoj. La ministro pri defendo, Naftali Bennett, kiu mem iris al la laboratorio, diris ke li «fieras pri la institutanoj kiuj faris tiun ĉi neordinaran progreson». De nun la instituto provas patentigi ĉi tiun eltrovon, kio estas la fina etapo antaŭ ol proponi al «naciaj firmaoj produkti la antikorpon komercaskale». Neniu detalo estis donita rilate eblajn provojn sur homoj.

Nordameriko

Ĝis junio, Usono prunteprenos 2 999 miliardojn da dolaroj por relanĉi la ekonomion. Tiu ĉi monprunto eblas danke al la disdonado de obligacioj, ĉefa merkato de ŝuldoj en la mondo, dum kelkaj monatoj, de aprilo ĝis junio 2020. Temas pri la plej alta ŝuldonivelo atingita de Usono. Se oni komparas kun la jaro 2019, tiu ĉefa monda potenco prunteprenis nur 1 300 miliardojn da dolaroj. La Federacia Rezervo diris ke ĝi pretas aĉeti «laŭeble pli da ŝuldoj por helpi la landon alfronti la ekonomiajn konsekvencojn de la pandemio».

Ekonomio

Airbnb maldungos kvaronon de siaj dungitoj. Forte trafita de la sanitara krizo rilate Kovim-19, la firmao kiu peras luadon de loĝlokoj perrete, decidis forigi 1 900 salajrulojn por ŝpari 800 milionojn da dolaroj kaj pli bone prepari sian eniron en la akcimerkaton venontan septembron. Mardon la 5-an de majo, per letero al siaj dungitoj, la ĝenerala direktoro de la firmao Brian Chesky diris: «Kune ni travivas la plej malfacilan krizon en nia vivo [...]. La agado de Airbnb estas forte tuŝita kaj la enspezoj verŝajne estos duonigitaj ĉi-jare kompare kun 2019». La salajruloj trafitaj de tiu ĉi maldunga ondo ricevos monpagon egalan al kvar monatoj de salajro kaj rajtos konservi sian sanasekuron dum unu jaro. Aliaj plurlandaj firmaoj anoncis gravajn intencojn pri maldungoj, kiel Uber kiu konfirmis, merkredon la 6-an de majo, ke ĝi forigos 3 700 laborlokojn, tio estas ĉirkaŭ 14 elcentojn de siaj laboruloj.

Fontoj