Novaĵoj por la semajno de la 22-a ĝis la 28-a de novembro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 28-a de novembro 2020


Brazila nigrulo batita ĝismorte de blankulaj securecagentuloj

Tio okazis en superbazaro en Porto Alegre, vendredon la 20-an de novembro. Du gvatistoj poste estis malliberigitaj kaj estis arestita respondeculo pri tiu komercejo, kiun oni vidis filmantan la aferon. Ĝuste je la Tago de nigrula konscienco, la mortigo de João Alberto (40 jarulo) indignigis Brazilon. Kontraŭ-rasismaj manifestacioj reprenis la frapfrazon «nigrulaj vivoj gravas» de la movado Black Lives Matter naskita en Usono. La brazila dekstrema prezidanto, Jair Bolsonaro, akuzis la manifestaciantojn pri klopodo importi en la landon «streĉojn kiuj ne estas parto de ĝia historio». La Unuiĝintaj Nacioj denuncis la ekzistadon de «struktura rasismo» en Brazilo kaj postulis sendependan enketon. La kompanio Carrefour, proprietulo de la komercejo, esprimis kondolencojn per portugallingvaj tviteraj mesaĝoj post tiu «terura ago», taksante la bildojn «neelteneblaj».

La gvatemala parlamento bruligita

Sabaton, la 21-an de novembro, manifestacio okazis en la stratoj de Gvatemalurbo (la ĉefurbo de Gvatemalo) por protesti la regantajn potenculojn. La manifestaciantoj postulas pli da rimedoj por glatigi la malegalecojn en tiu lando, kie 59 centonoj de la loĝantaro vivas en malriĉeco. Inter la manifestaciantoj, unu grupo ekbruligis la parlamenton kiel signo de kontestado. Kvardek homoj estis arestitaj. Tiu kunveno sekvas la anoncon de tre disputata buĝeto por la jaro 2021. La 23-an de novembro, la parlamenta prezidanto Allan Rodriguez anoncis portempan flankenŝoviĝo de la buĝeto «por certigi la landan regadon kaj la socia pacon».

La etiopia armeo eklanĉas la finan ofensivon en la tigraja regiono

Separatistoj el la Liberiga Fronto de la tigrajaj popoloj alfrontas de pluraj semajnoj la federacian registaron. La prezidanto de Regiono Tigrajo estis malakceptinta, lundon la 23-an de novembro, la limdaton prezentitan la antaŭan tagon de la etiopia ĉefministro Abiy Ahmed kiu lasis 72 horojn por kapitulaci. Nuntempe la armeo ĉirkaŭas la urbon Mekele, ĉefurbo de tiu regiono situanta en la landa nordo. La ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, estis postulinta «malfermon de humanitaraj koridoroj» por ke helpo povu esti senpere alportata ĝis la loĝantaro enkaptita en la bataloj.

Joe Biden anoncas la unuajn membrojn de sia registaro

Lundon, la 23-an de novembro, la supozata nova prezidanto de Usono publikigis la ĉefajn nomojn de sia registaro kiu verŝajne ekfunkios la 21-an de januaro 2021. Inter ili elstaras Antony Blinken, ŝarĝota per la usona diplomatio, kaj ankaŭ Janet Yellen, fariĝonta la unua ina sekretario pri la trezorejo en Usono. Siaflanke Donald Trump jesis la ektransiron de la potenco al la administracio de Biden. Kelkajn tagojn poste, la elironta prezidanto certigis ke li foriros el la Blanka Domo se la elekta kolegio nomos Biden venkanto. La kolegio, kiu arigas la tutlandajn grandajn elektistojn, kuniĝos la 14-an de decembro por oficiale anonci la nomon de la 46-a prezidanto de Usono.

Benjamin Netanjahu renkontis la kronprincon de Sauda Arabujo

Tiu renkontiĝo okazis dimanĉon, la 22-an de novembro, en Neomo, ĉemara feria urbo en Sauda Arabujo. La usona ŝtatsekretario Mike Pompeo ĉeestis la interparoladon. Kvankam tiu renkontiĝo estis atestita de altrangaj israelaj oficialuloj, ĝi ne estis konfirmita de Benjamin Netanjahu. Ĝi eĉ estas malkonfirmata de la sauda ministro pri eksteraj aferoj. Tiu senprecedenca vizito de israela ĉefministro en Sauda Arabujo estas grava okazaĵo en Mezoriento, se ĝi fakte okazis.

Roch Marc Christian Kaboré reelektita prezidanto de Burkino

Per 57,87 centonoj de la voĉoj, la eliranta prezidanto estis reelektita por dua mandato ekde la unua vico de la prezidentaj balotadoj. La opozicio, reprezentata de Eddie Komboïgo, finis tre fore kun nur 15,48 de la voĉoj. Temas pri grandega seniluziiĝo por la Kongreso por demokratio kaj progreso (CDP), kiu faris sian grandan revenon post sia malpermeso je la balotadoj de 2015. Tamen la CDP minacas ne rekoni la rezultojn laŭ ĝi «makulitajn de malreguleco». Laŭ la elekta komisiono, la balotadoj ne sukcesis okazi en unu kvinono de la lando, kio sumiĝas je ĉirkaŭ 350 000 voĉojn. Tiu nealireblo al balotejoj ŝuldiĝas al la malstabileco en Burkino fronte al la terorisma minaco en tiu mondoparto.

Virtuala G20

Sauda Arabujo prezidis tiun videokonferencan kunvenon de la plej grandaj mundaj potencoj, organizita de sabato la 21-a ĝis dimanĉo la 22-a de novembro. La pandemio malebligis ke la sauda kronprinco Mohammed ben Salmane profitu okazon por plibonigi la aspekton de sia lando makulita de akuzoj pri malrespekto de homaj rajtoj. La pintkunveno sin koncentris sur «la sanitara protekto kaj la restarigo de ekonomia kresko». Tiuj dudek landoj asertis ke ili «plene subtenas» la rimedojn starigitajn de la Monda organizaĵo pri Sano por certigi ke la vakcinoj ne profitu sole la plej riĉajn landojn.

Kreskego de geedza kaj seksa perforto

La Internacia tago pri la forigo de perfoto kontraŭ virinoj okazis merkredon, la 25-an de novembro. En Francujo, kelkaj centoj da aktivulinoj kuniĝis spite la sanitarajn limigojn. Tio estis la okazo por rememori, ke la estiĝon de Kovim-19 akompanis pliiĝo de enfamiliaj perfortoj. Oni atentigis pri kresko je 15 centonoj ekde la denova trudita enhejmiĝo.


Fontoj